Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Nu, Charlie, kion vi faras?” diris Brown, forte frapante la ŝultron de sia amiko.

Robinson stariĝis, kaj, vidante Brown, demandis: “Ĉu vi vidis Jack?”

“Jes, antaŭ du minutoj.”

“Nu, ĉu esti aŭ ne esti? tiel staras nun la demando; ĉu pli bone estos veturi kun ni aŭ resti en la hotelo kaj riski la mizerojn nekonatajn?”

“Ĉu esti aŭ ne esti? Ĉu vi komencis studi la verkojn de la senmorta aŭtoro?” diris Brown, penante forpreni la libron kiun Robinson tenis sur la mano, sed sensukcese.

“ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia demando.”

“Ĝis nun, mi ne aŭdis demandon.”

“Eble, ne, sed vi komprenas sufiĉe bone. Ĉu vi intencas nin akompani al la Bois de Boulogne?”

“Kiam Jack invitis min, mi tuj kaj fortege respondis ‘NE.’”

“Vi ne agos tiel malnoble? Ĉu vi jam forgesis tion, kion ni faris por vi?”

“Tute; al kio vi aludas?”

“Ĉu ni ne savis vin de la ‘gaja vidvino’?”

“Jes, mi konsentas.”

“Ĉu ni ne alkondukis vin de Londono ĝis Parizo senriske?”

“Mi ne estas infano ——”

“Ne, sed vi alproksimiĝas rapidege al la dua infaneco. Kial vi ne konsentos veturi kun ni?”

“Mi tion intencas fari.”

“Sed vi ĵus sciigis min, ke ——”

“Ke kiam Jack faris al mi la inviton, mi ĝin rifuzis; sed, poste, kiam Sinjorino Dufer donis al mi afablan inviton, mi ĝin akceptis.”

“Kial vi ne diris tion antaŭe?”

“Ĉar vi ĝin ne permesis.”

“Tom, vi estas malsaĝulo!”

“Kaj vi, Charlie, estas ĝentilulo. Nu, ni estas ambaŭ mensoguloj.”