Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Tom, tuj post la veturado, mi krevigos al vi la kapon.”

“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi, ĉar la naturo mem jam tion faris,”[1] respondis Brown kun profunda moksimpatio.

La pordo malfermiĝis, kaj Morris envenis, dirante: “Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la tutan tempon?”

“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo.” diris Robinson.

“Nu, Charlie,” diris Morris, “ne studadu la tutan matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion elporti; venu kun ni kaj vizitu la Louvre, la Madeleine, la Boulevards, la Place de la Concorde, la ——.”

“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”

“Jes, kial ne?”

“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”

“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn ——”

“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.; mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo — almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”

“En tiu okazo, Tom kaj mi iros solaj, sed mi ne havas francan monon, — bonvolu ŝanĝi por mi unu bankbileton kvinfuntan, Charlie.”

“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson, kolere.

“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris.

“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”

“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris.

“Certe ne!” kriis Robinson senpacience; “se vi intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi estos malfruaj je la tagmanĝo.”

Morris kaj Brown adiaŭis lin, kaj, elirinte la hotelon, Brown murmuris: “Iu certe jam trompis

nian amikon.”

  1. “Havi krevigitan kapon“ — angla dirmaniero por “esti malprundenta”.