Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Ĉapitro V.

Antaŭ la hotelo staris tri taksifiakroj. La suno brilis forte, kaj sur la ĉielo ne estis eĉ unu nubeto. Morris kaj la ĉarma Roza supreniris la unuan veturilon, Robinson kaj la egale aminda Dora sidiĝis en la duan, kaj Brown atendis la alvenon de la sinjorino por ŝin helpi eniri la trian. Sed la homo proponas kaj - la virino disponas. La nun priskribata okazo estis bona ekzemplo de tiu korektita proverbo. La sinjorino tute ne volis akcepti la aranĝojn faritajn. Irinte al la dua veturilo, ŝi diris al Fraŭlino Dora: “Karulino mia, bonvolu iri en la lastan taksion kaj sidiĝu flanke de Sinjoro Brown, ĉar mi havas por prezenti al Sinjoro Robinson kelkajn faktojn, kiuj, mi estas certa, donos al li grandan plezuron.”

Robinson apenaŭ povis kredi la ateston de la oreloj; sed li sukcesis diri: “Ĉu ne estos pli bone prokrasti la diskuton ĝis post la vespermanĝo?”

“Ne, ne, ne!” ŝi respondis, “ĉar ni veturos al la Bois laŭ la Place Victor Hugo, kie mi esperas montri al vi ion speciale interesan, kaj pri kio mi deziras vian juĝon.”

Malbenante Hugo, Balzac kaj ĉiujn iliajn verkojn, Robinson sidiĝis kun la sinjorino, dum Fraŭlino Dora veturis kune kun “maljuna” Brown.

Kiam ili alvenis en la Bois, ili malsupreniris el la veturiloj kaj eniris belan restoracion, kie ĉiu petis al Robinson, ke li mendu la temanĝon. Respondante, ke li tuj tion faros, li forkuris por serĉi kelneron kiu povus paroli angle, nesciante, ke ĉiu el ili povas tion fari facile kaj eĉ flue.

Ŝajnis al li, ke ĉiuj kelneroj jam havas sufiĉe da klientoj, kaj ne deziras servi al aliaj vizitantoj; sed post dek minutoj, li trovis unu, kiu ne estis okupata. “Garçon,” li demandis. “Est-ce que vous comprenez l’anglais ?

“Jes, sinjoro, mi loĝadis apud Leicester Square ĉirkaŭ kvar jarojn.”

“Sed tio ne signifas, ke vi parolas angle; ĉar ĉiu