en Leicester Square estas fremdulo. Tamen, mi ne volas scii kie, kiel aŭ kiam lernis nian lingvon. Sufiĉas, ke vi ĝin parolas. Nu, portu tuj al la tablo, kiu troviĝas en la maldekstra angulo de la plej malproksima ĉambro —”
“Jes, sinjoro, al la tablo en la maldekstra angulo de la —— de la ĉambro, kiu estas plej malproksime de ĉi tie.”
“Jes, portu bonan temanĝon, la plej bonan, kiun vi povas, por ses personoj; nur ne prokrastu.”
“Mi flugos, sinjoro,” respondis la kelnero dum li foriris lamegante.
Reirinte rapide al la tablo, ĉe kiu li esperis vidi la amikojn, Robinson trovis ĝin forlasita. En ĉiu ĉambro estis amaso da vizitantoj, kaj pli facile estis perdi ol trovi amikojn. Anstataŭ resti ĉe la tablo ĝis la reveno de la aliaj, Robinson iris rapide tra diversaj ĉambroj, kaj dum li tion faris la kelnero alvenis kun la manĝaĵoj; ne vidante Robinson, sed rimarkinte, ĉe tablo proksime de la angulo nomita, ses junulinojn, konataj dancistinoj el la teatro Odéon, li tuj alportis la bongustajn manĝaĵojn kaj komencis meti ilin antaŭ la junulinojn.
“Ni ne mendis tion,” diris unu: “kiu petis tion, ke vi ĝin alportu?”
“Angla sinjoro, fraŭlino, kiu petas, ke vi akceptu la temanĝon kun liaj plej respektaj salutoj.”
“Kun plezuro, donu al li nian amon, kaj diru, ke li povas temanĝi kun ni se tio plaĉos al li.”
La kelnero forlasis la tablon kaj ĉirkaŭrigardis por trovi Robinson, kiu, antaŭ momento, ĵus eltrovis la aliajn; kaj eĉ jam estis alproksimiĝanta al la tablo por ĝui la bezonatan temanĝon.
Nesciante ke eraro okazis, la kelnero venis al Robinson kaj diris mallaŭte: “Mi servis la junulinojn, sinjoro, kaj jen estas la kalkulo, dekses frankoj.”
“Jes, mi vidas la kalkulon, sed ne la temanĝon; kie ĝi estas?”
“Tie, sinjoro, la fraŭlinoj jam komencis manĝi ĝin.”