“Vi servis ĝin al tiuj dancistinoj?”
“Jes, sinjoro, ĉu ili ne estas la ses personoj kiujn vi aludis?”
“Tute ne; alportu alian temanĝon sen momento da prokrasto, alie mi vin mortigos.”
Robinson sidiĝis ĉe la tablo kune kun siaj amikoj, kiuj lin rigardis kun iom da surprizo; eĉ Sinjorino Dufer aspektis iom kolera, pensante ke la afero ne estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis, ĉar la junulinoj kelkfoje turnis la kapojn en la direkton de Robinson, kaj blovis al li kisojn. Kiam Fraŭlino Dora, je la peto de la onklino, estis forlasinta la flankon de Robinson por sidiĝi kun Brown, ŝi timis, ke la ekskurso ne estos ĝuinda; sed Brown, sciante ke la fraŭlino kvazaŭ apartenas jam al Robinson, permesis al si havi tre agrablan tempon. Ne timante iajn malagrablajn rezultojn, li parolis kun viveco kaj spriteco; kaj la fraŭlino lin trovis tute je sia gusto. Tial, kiam Robinson penis preni sian “malnovan” lokon ĉe ŝia flanko, ŝi diris al li, “Ne, sinjoro, la diskuto postulas vian ĉeeston, kaj kiam tio estos finita, eble vi povos trovi iom da amuzo kun viaj aliaj amikinoj — ĉe la alia tablo.”
Robinson ŝin rigardis surprize, kaj tiam li ridetis agrable. Li kredis, ke ŝi estas ĵaluzema. Dume Brown kaj Dora iris por babiladi en unu el la beletaj anguloj, kiuj troviĝas en la ĝardenoj de la restoracio.
“Ĉu vi amas la florojn?” demandis la junulino.
“Florojn?” diris Brown. “Jes, per mia tuta koro.”
“Kaj kiun el ili vi plej amas?”
“La rozon,” respondis Brown, emfaze.
“Ĉu vere?” diris Dora, “do, vi pli admiras mian fratinon ol min?”
“Kial?”
“Ĉu ŝi ne estas Roza?” demandis Dora.
“Certe,” respondis Brown maltime, “sed vi ankaŭ havas rozojn — ĉe la vangoj.”
“Mi ne havis, sed nun mi havas,” ŝi respondis ruĝiĝante.