Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“En tiu okazo, ŝajnas, ke mi estus sukcesplena kiel ĝardenisto.”

“Mi ne komprenas. Kial?” ŝi demandis.

“Ĉar mi povus kreskigi la rozojn sen malfacileco.”

Kien la interparolado estus kondukinta ilin mi ne scias, sed en tiu momento alvenis Morris, por diri ke policano kondukas Robinson al la malliberejo, kaj ke ili devas sekvi por tuj liberigi sian amikon.


Ĉapitro VI.

La cirkonstancoj kaŭzintaj la areston de kompatinda Robinson estis tre simplaj kaj eĉ ridindaj. Kiel jam priskribite, tuj post la temanĝo, Morris kaj Brown akompanis la junulinojn en la ĝardenon de la restoracio, lasante Robinson je la deziroj de Sinjorino Dufer.

Robinson ĉagreniĝis; efektive, li ne aranĝis la promenadon nur por diskuti la problemojn pri malfacilaj temoj pritraktitaj en la verkoj de diversaj aŭtoroj, — famaj aŭ ne famaj, mortintaj aŭ vivantaj, — dum la aliaj ĝuas la freŝan aeron, kaj — kvankam pri tiu ĉi punkto mi havas neniam aŭtoritaton, — babiladas ame unu al la alia sub la ombrodonaj arboj. Sed kiamaniere forlasi ŝin sen ofendo? Ĉu preteksti kapdoloron, aŭ, laŭ la kutimo de malkuraĝuloj, forkuri ne petinte permeson?

Sed, dum li tiel pripensis, la sinjorino ankaŭ primeditis en la kapo diversajn planojn por forigi Robinson sufiĉe ĝentile. Verdire ŝi jam eltrovis, ke li ne komprenas la temon, kiun ŝi amegas tutkore; plue ŝi konstatis, ke lia pretendita scio pri la literaturo estas vere tre malgranda, eĉ nenia. Je ilia unua renkontiĝo ĉe la hotelo, Morris certigis al ŝi, ke Robinson estis ĉagrenita pro tio, ke neniu deziras ekzercadi sin en la franca lingvo kaj diskuti la gravajn problemojn de la literaturo. Poste, rigardante la vizaĝon de Robinson, kiu serioziĝis kiam ajn ŝi aludis al Balzac aŭ Hugo, la penso fariĝis pli kaj pli forta, ke li estas ne nur inteligentulo, sed efektive