Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vera aŭtoritatulo, kiu preferas aŭskulti la opiniojn de aliaj ol esprimi la proprajn.

La kreskado de tiu penso daŭris ĝis la momento, kiam alvenis la fiakro ĉe la Place Victor Hugo, kie, rigardante la belan statuon de la fama verkisto, Robinson demandis: “Ĉu Victor Hugo estis mortigita sur la batalkampo de Waterloo, aŭ senkapigita dum la Revolucio?”

La sinjorino preskaŭ svenis pro mirego, kaj ne povis konstati, ĉu li ŝercas, aŭ ĉu efektive li ne scias. Ŝi decidis eltrovi la veron, kaj por tion fari, ŝi ĵetis al li la sekvantajn demandojn:—

“Ĉu vi studadis ĉiujn romanojn de Balzac?”

“Ne, ne ĉiujn, sinjorino.”

“Sed preskaŭ ĉiujn, ĉu ne?”

“Ho, jes, preskaŭ ĉiujn,” li respondis kun tiom da kuraĝo, kiom muso havas, kiam ĝi aŭdas la risorton de kaptilo kraki malantaŭ ĝi.

“Kiun el ili vi plej ŝatas?”

“Mi ne ŝatas unu pli ol la aliajn.”

“Ĉu ne Les trois mousquetaires?” demandis la sinjorino kiel eble plej serioze.

“Jes, jes,” li respondis rapide, “eble mi preferas tiun; mi opinias ke ĝi estas lia plej grandioza verko.»

“Kaj pri Don Quichotte, ĉu vi ne trovas ĝin la plej fama verko de Victor Hugo?” ŝi daŭrigis senkompate.

“Sendube,” respondis Robinson, danka pro tio, ke ŝi nomis titolon de libro, anstataŭ lasi la elekton al li.

“Kompreneble, vi trovis ĝin tre amuza?”

“Jes, treege,” li diris, kun rideto, kiun li provis ŝajnigi natura.

“Ĉu vi memoras pri la azeno, kiun Don Quichotte rajdis dum siaj aventuroj?”

“Perfekte,” respondis Robinson, tre kontenta memori ion, kion ŝi deziras, kondiĉe ke ŝi nomu ĝin.

“Kaj pri la bela fraŭlino kiu lin ĉiam akompanadis?”