Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ho, jes,” diris Robinson, nesciante ke la ‘bela fraŭlino’ estas efektive la malbela, maljuna servisto, Sancho Panza, kaj ke li, kaj ne lia mastro, rajdis la azenon.

“Vi havas bonan memoron,” rimarkis la sinjorino. “Eble, vi ankaŭ memoras la okazintaĵon priskribitan en la lasta ĉapitro, pri la hundo, kiu tiel kuraĝe savis la vivon de la azeno?”

“Neniam mi forgesos tion,” li respondis, kaj aldonis por fari pli profundan impreson, “mi ofte deziris posedi similan hundon.”

“Por savi vin, okaze, kiel la alian azenon? Sinjoro, se iu krom vi estus sugestinta tion, vi certe kolerus,” diris la sinjorino, aldirante tuj: “Hundoj estas tre fidelaj amikoj.”

“La hundo,” respondis Robinson, “estas tiel fidela, kiel la homo mem.”

“Mi opinias,” diris ŝi, rigardante Robinson rekte en la vizaĝo, “mi opinias ke la hundo meritas tute alian ateston ol tion; alie mi tuj farus projekton detrui la tutan rason, morgaŭ.” Kio estus okazinta post tiu respondo mi ne povas antaŭdiri, ĉar ĝuste en tiu momento la veturilo haltis ĉe la restoracio, kaj Robinson malsupreniris, tute nesciante, ke la sinjorino ĵus ludis sukcesplene la rolon de ina “Sherlock Holmes.”

Eltrovinte, ke ŝia kunulo ne estas tia, kian ŝi supozis, Sinjorino Dufer komencis rigardi lin kun suspekto, kaj kiam la kelnero alportis la kalkulon al Robinson por la temanĝo servita al la dancistinoj, ŝiaj suspektoj rapide pligrandiĝis. Kvankam tre saĝa virino, ŝi havis cerbon kiu malrapide funkciis, kaj estis ŝia kutimo longe pripensi antaŭ ol ion fari. Do, fine, ŝi decidis forlasi lin por vidi, kion li faros.

“Senkulpigu min, sinjoro,” ŝi diris, laŭte, “mi devas skribi kelkajn leterojn; eble, vi ĉiuj serĉos min el la manĝoĉambro post duonhoro?”

“Plezurege,” li respondis, kun pli da ĝojo ol la vera ĝentileco postulis.

Doninte bankbileton al la kelnero por pagi la du kalkulojn, Robinson atendis la monrestaĵon, fajfante