Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la popularan arion, “Metu min inter la fraŭlinojn,” kiam subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj, kiujn li neintence regalis per temanĝo. Timante, ke la sinjorino aŭ la aliaj geamikoj revenos kaj lin trovos en tia embarasita kaj kulpoŝajna situacio, kaj tute forgesante la venontan monon, li forkuris el la restoracio en la momento, kiam la kelnero revenis por diri, ke la bankbileto, kiun Robinson al li estis doninta, estas falsaĵo. La kelnero, vidante Robinson forkuranta, kompreneble supozis, ke li estas fripono, kaj kriis: “Haltigu lin, li estas ŝtelisto!”

Estas sufiĉe aldiri, ke post kelkaj minutoj, Robinson estis alkondukita de du policanoj al la plej proksima arestejo, dum la sinjorino, kiu ĉion vidis, kuris en la ĝardenon por sciigi al Morris kaj Brown tion, kio ĵus okazis. Farinte tion, ŝi kaj la fratinoj reiris al la hotelo, kaj la du amikoj, paginte la kalkulon, ensaltis fiakron por serĉi Robinson.

Kiam ili alvenis en la policejon oni prezentis ilin al la estro, kiu jam havis antaŭ si la ekscititan Robinson. Bedaŭrinde, nek tiu oficisto, nek liaj helpantoj, povis kompreni la anglan lingvon, kaj la akuzito, kvankam li parolaĉis la francan, tute malsukcesis konvinki la policestron pri sia senkulpeco.

Kion fari? Ŝajnis, ke la oficisto jam decidis ordoni ke la policanoj konduku Robinson en la malliberejon ĝis la alveno de interpretisto, kiam Brown diris: “Mi havas ideon. Mi veturos al la hotelo, kaj alkondukos tien ĉi, aŭ la administranton, aŭ, se li ne povos veni, la kelneron, kun kiu mi parolis kelkafoje en Esperanto.”

“Esperanto!” ekkriis la policestro, aŭdinte Brown, kaj, “Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis li en la lingvo internacia.

“Mi ne estas lerta parolante,” respondis Brown timeme, “sed mi komprenas ĝin iomete.”

La policestro tuj lasis sian seĝon, kaj alproksimiĝis al Brown por kore manpremi lin. Tiam li demandis: “Ĉu la kaptito rabis ion de vi?”