Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Tute ne,” respondis Brown, “li estas nia amiko, kaj kial oni lin arestis ni ne povas kompreni.”

Tiam la kelnero de la restoracio klarigis tion, kio okazis, kaj kial li petis al la policanoj, ke ili arestu la sinjoron. Per la mirinda lingvo Esperanto, Brown povis prezenti la aferon laŭ la klarigo de Robinson, kiu diris, kiamaniere li ricevis la falsan bankbileton — la leganto jam divenis ke ĝi estis tiu, kiun la antaŭan vesperon, la fripono sensukcese proponis al li en la hotelo.

Kun gajeco ili forlasis la policejon, promesinte al la estro, ke ili ĉeestos festeton ĉe la Centra Esperantista Grupo la morgaŭan vesperon. Ĉiu el ili spertis treege feliĉan staton, sed pro tute malsamaj kaŭzoj. Robinson sin trovis feliĉa, pro tio, ke li regajnis la liberecon. Eĉ kiam oni ne estas malkuraĝulo, ne estas agrable esti malliberigata, precipe en fremda lando. Brown kontentiĝis tial, ke Esperanto sukceslando. Brown kontentiĝis tial, ke Esperanto sukcesplene trapasis gravan provon, kaj faris al li kaj al liaj amikoj bonegan servon; kaj Morris portis feliĉan vizaĝon pro tio, ke la beleta Roza jam murmuris ĉe lia orelo ke ŝi lin iomete amas.

En tiu enviinda stato ili atingis la hotelon, kaj, ŝanĝinte la vestojn por la vespermanĝo, atendis senpacience la momenton, kiam ili povos rakonti siajn aventurojn al la sinjorinoj; sed iliaj amikinoj ne envenis la manĝoĉambron, kaj la kelnero, doninte leteron al Brown, sciigis ilin, ke la sinjorino kun la junulinoj zorge gardataj jam forlasis la “gajan urbon.” Jen la letero:

Miaj karaj amikoj,
Bedaŭrinde mi estas devigata reiri hejmen tuj,

kaj tial la tempo mankas por vin adiaŭi persone. Eble ni revidos unu la aliajn post nelonge, sed ne ŝajnas al mi necese skribi mian propran adreson, ĉar Sinjoro Robinson, kiu tiel bone memoras aferojn kiuj ĝis nun neniam okazis, sendube povos vin sciigi pri adreso, kiun li ankoraŭ ne scias.

Dezirante, por vi ĉiuj, bonan kaj senpekan libertempon.
Fidele la via,
M. DUFER.