“La tuta mondo renversiĝas,” diris Brown, “antaŭe mi forkuris de la virinoj, nun la virinoj forkuras de mi. Certe, estas feliĉa planedo post ĉio,” kaj li vespermanĝis kontente.
Morris ne povis ion diri, ĉar lia koro estis jam plenigita de doloro. Li manĝis nenion, kaj foje kaj ree li murmuretis al si mem, “Ĉu mi perdis cin por ĉiam? Ĉu mi cin neniam revidos?”
“La malbela, maljuna, malagrabla, grasegulino!!!” subite ekkriis Robinson, kiam la vera signifo de la letero plene enpenetris lian cerbon.
“Charlie,” interrompis Brown, “ne forgesu, ke vi parolas pri sinjorino.”
“Sinjorino?” diris la alia — “pli ĝuste estus, nomi ŝin kato.”
“Mi tion ne permesos,” diris Morris, “kiajn ajn peketojn ŝi faris, memoru, mi petas, ke ŝi estas la onklino de Fraŭlino Roza —”
“Ho,” ekkriis Robinson, “mi ne povas paroli kun malsaĝulo.”
“Eble ne,” respondis Morris, “sed tion mi povas.”
“La unua poento al Jack,” diris la pacema Brown. “Nun, ne koleru, sed finu la vespermanĝon, kaj, poste, ni eliru por serĉi amuzon ekstere.”
“Bona ideo,” diris Robinson. “Donu la manon al mi,” li aldiris, alproksimiĝante al Morris, “kaj ne estu tiel ĉagrenata.”
Sed Morris petis, ke la amikoj foriru sen li, pro tio ke li havas kapdoloron. Unu horon poste, Brown kaj Robinson eniris la Teatron Marigny kaj partoprenis kune kun la tuta aŭdantaro la kantadon de la plej novaj popularaj kantoj.
Je la unua ili sin trovis ree en la hotelo kaj demandis ĉu Sinjoro Morris estas en la fumejo.
“Ne, Sinjoroj,” respondis la pordisto; “mi kredas, ke li jam kuŝiĝis.”
Ili iris al la dormoĉambro de Morris, sed aŭdante lian voĉon, ili haltis ĉe la pordo.
“Kia lingvaĉo estas tio?” demandis Robinson.