“Eble li deklamas versojn el ‘La arto pri l’amo de Ovid’,” diris Brown.
“Aŭ verkas originalajn poemojn pri la palpebroj de la ĉarma Roza,” diris la senkora Robinson.
“Silentu,” murmuris Brown, metante la orelon ĉe la ŝlosiltruo, kiam li aŭdis Jack, dirantan: “Danĝere estas rajdi sur leono. Ĉu kolombo estas pigeon, I mean, birdo? Jes kolombo estas birdo, kaj leono estas beasto, I mean, besto,” k.t.p.
“Brave!” diris Brown al Robinson, kiu komprenis nenion, “Jack trovis konsolon por sia rompita koro, ne kun Ovid, ne per la versfarado, sed en lernolibro de la kara lingvo.”
Paul Vallée, la polica oficisto kun kiu la tri Angloj konatiĝis sub sufiĉe malagrablaj cirkonstancoj, estis vera reĝo inter propagandistoj. Kvankam li havis je sia dispono nur malmultajn horojn, li verkis diversajn artikolojn pri “La afero Robinson,” por montri la praktikan servon faritan de Esperanto al tiu malfeliĉulo. Ili aperis la sekvantan matenon en la ĉefaj Parizaj ĵurnaloj, kaj la Petit Journal eĉ aldonis spritan poemon al “Tommy Brown… la heroo de la horo,” komparante lin tre favore kun Herkuleso, Samsono kaj Atlaso, kiuj faris siajn heroaĵojn per la forto de la korpo, dum Brown protektis la amikon kontraŭ malliberigo per la simpla uzo de la lango.
Plie, la festeto aranĝita de Paul Vallée estis grandega sukceso. La tri Angloj ĉeestis, kune kun proksimume du cent Parizanoj. Ĉiuj parolis, babiladis, kantis, dancadis, kaj — flustru ĝin tre mallaŭte — eĉ koketadis, ĝis la dua matene. Kvankam ĉeestis multe da famaj samideanoj, la Angloj estis la plej honorataj gastoj; kaj, dum Brown plibonigis sian elparolon de la lingvo, kaj Robinson penis klarigi, iomete france, multe angle, la detalojn pri sia arestiĝo, Morris, rigardante rekte en la profundaĵojn de la belaj okuloj de Julie Vallée, la filino de la policestro,