tute forgesis la ĉarman “Roza” pri kiu li suferis dum la antaŭa tago.
En la ĉiutaga vivo, estas nepardonebla peko kaŝaŭskulti, sed rilate al aŭtoro estas tute alia afero; tial mi permesas al mi ripeti kelkajn frazojn el la interparolado de la gejunuloj.
Jack (penante kapti la manon de Julie): “Kia delikata maneto! Neniu povus fabriki ganton sufiĉe malgrandan por taŭge ĝin vesti.”
Julie, evitinte la manovrojn de Jack — mi preskaŭ skribis la ‘mankovrojn’: “Ĉu Parizo plaĉas al vi?”
Jack: “Vi ja scias, ke Parizo estas la ĝardeno de la mondo, kaj vi… vi estas la reĝino inter la floroj.”
Julie: “Kaj, kiel la floroj, mi baldaŭ velkos.”
Jack: “Ne, via beleco ĉiam daŭros.”
Julie: “Vi ne estas logika; vi komparas min kun floro, sed malpermesas ke mi posedu la difektojn de floro.”
Jack: “La floroj ne vere velkas; ili dormas, kaj post restado revekiĝas eĉ pli belaj ol antaŭe.”
Julie: “Ne rigardu min tiel serioze.”
Jack: “Mi rigardas viajn okulojn, kiuj similas du brilantajn stelojn ĉirkaŭitajn de la glora bluo de l’ ĉielo.”
Julie: “Ĉu Shakespeare ne diris ion similan antaŭ tri cent jaroj?”
Jack: “Jes, lia Romeo uzis similan esprimon parolante al la plej bela virino de sia epoko, kaj mi uzas ĝin parolante al la plej ĉarma virino de la nia.”
Julie: “Flatemulo! Kiom da fojoj vi ripetis tion al aliaj knabinoj?”
Jack: “Kredu min, vi estas la sola virino pri kiu mi iam pripensadis! Vi estas la plej bela kaj riĉa juvelo en la krono de la feinoj! vi…”
Julie: “Mi ne ŝatas tiun metaforon; la juveloj ne havas koron.”
Jack: “Ĉu vi do havas koron?”
Julie: “Kompreneble; kion vi kredas?”