Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Jack: “Vi estas pli feliĉa ol mi. Mi perdis la mian.”

Julie: “Ĉu vi ankoraŭ ne anoncis la perdon en la ĵurnaloj?”

Jack: “Tio ne utilus; mi havis ĝin ĝis la momento kiam mu unue vidis vian ĉarman vizaĝ…”

Julie: “Silentu… jen la patro!”

*******

Mi ne defendas Morris. Kiel lia amiko Brown jam diris, li estas kvazaŭ abelo, kiu flugas de floro al floro, eltirante dolĉaĵojn, kaj neniam pripensante eblajn difektojn al ili faritajn. Sed, pro lia honoro, mi devas aldiri, ke li ĉiam parolas laŭ siaj sentoj de la momento, tial ke, por li, la ĵus renkontita virino estas tiu, kiun li adoras plej multe. Pri Fraŭlino Julie, mi ne esprimos opinion. Verŝajne, Morris plaĉis al ŝi iomete, sed pli verŝajne, ŝi nur koketis kun li por varbi alian rekruton por la Esperanta armeo, je kiu klopodo ŝi sukcesis, ĉar li studadis la lingvon diligente. Post kelkaj tagoj, li povis ĝin facile legi, sed ne ekzercis sin en la parolado. Li preferis klarigi siajn sentojn al la belulino per la angla lingvo, kiun ŝi bone komprenis, anstataŭ inviti ŝin, per Esperanto, rajdi sur leono, aŭ paroli pri la rozo, kiu apartenas al Teodoro.

Post la festeto, sekvis kontentiga serio da plezuroj. Dank’ al la amikoj renkontitaj ĉe la grupo, la tri angloj havis “malfermitan pordon” al ĉiu loko. Ĉiutage, Robinson partoprenis en laŭnteniso, naĝado aŭ aliaj sportoj; Morris, per la influo de Paul Vallée, havigis specialan permeson kopii gravajn dokumentojn por la Asocio de Antikvistoj; kaj Brown pasigis tre feliĉan libertempon, dum li rapide plibonigis sian scion de la kara lingvo.

Unu vesperon, dum kiu Robinson naĝis ĉe la naĝkonkursoj de la Touring Club de France, kaj gajnis oran medalon, okazis ridinda afero. Kelkaj ĉeestintoj supreniris omnibuson por reiri hejmen. Sidanta kontraŭ Robinson estis juna, bela virino, al kiu li