Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

demandis: “Kiamaniere oni elparolas france la frazon ‘Mi amas cin’?”

La belulino ruĝiĝis, sed respondis tre mallaŭte: “‘Je t’aime’.”

“‘Je t’aime’ ?” ripetis Robinson, demande.

“‘Je t’aime.’” denove diris ŝi, sed pli laŭte.

Ŝia edzo, kiu estis malproksime de ŝi, vidante, ke ŝi parolas kvazaŭ intime kun Robinson, ĵaluziĝis, kaj alproksimiĝis rapide. Aŭdinte la mimarkon faritan de la edzino, li kredis esti eltrovinta intrigon. Tuj li levis sian bastonon por diskrevigi la kapon de Robinson, sed, oportune, en tiu momento la omnibuso perdis radon, kaj la pasaĝeroj ĉiuj kunĵetiĝis. Dum la sekvinta konfuzo, Robinson kaj la ĵaluza edzo maltrafis unu la alian.

Reveninte hotelen, Robinson ridis pri la okazintaĵo, kaj esperante, ke la edzo sendos al li karteton, komencis sin ekzercadi en la skermarto, per bastono, kiu preskaŭ vundis Morris kaj Brown.

Post tri tagoj, letero alvenis de la ofendita sinjoro, sed anstataŭ postuli renkontiĝon “kun glavoj por du, kaj kafo por unu,” li simple esprimis sian sinceran bedaŭron pro tio, ke senkulpa peto de angla amiko preskaŭ alkondukis ilin al mortiga batalo.

Post eble unumonata restado en Parizo, Robinson kaj Morris matenmanĝis unu tagon je la kutima horo, sed Brown ne estis aperinta.

“Ĉu Sinjoro Brown jam leviĝis?” petis Robinson de la kelnero.

“Jes, sinjoro, kaj li jam forlasis la hotelon.”

Ĉu li ne lasis sciigon por ni?”

“Tute ne, sinjoro.”

Pasis kelkaj horoj, sed Brown ne revenis. Kion li faras? Kien li iris? Kial li ne revenas? Oni ne povis kompreni lian malaperon, kaj la problemo tute ne solviĝis ĝis la naŭa vespere, kiam telegramo estis donita al Morris: “Nuna adreso, Hotel Continental, Bruselo. Vidu liston de vizitantoj ĉe via hotelo. Tom.”