Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Morris iris al la hotela oficejo, kaj rapide tralegis la nomojn de la nove alvenintaj vizitantoj; li legis laŭte :


Doktoro Privat, el Ĝenevo.
Gesinjoroj Prudhomme, el Rejmso.
Gesinjoroj Blaise-Jones, el Klaphamo.
Sinjoro Millidge, el Dulviĉo.
Sinjorino Snap, el Londono.


“Haltu!” kriis Robinson. “Jen la kaŭzo de lia malapero. Ni enpaku.”


ĈAPITRO VIII.


Ĉi TIO ne estas gvidlibro, alie mi certe estus verkinta kelkajn ĉapitrojn pri la mirindaj allogaĵoj de Bruselo. Image, mi alkondukus la leganton je la sesa matene en la Grand' Place, kie troviĝas la plej belaj konstruaĵoj de la meza epoko. Kun li (aŭ pli bone kun ŝi), mi suprenirus la ŝtuparon de la Hôtel de Ville, kaj, alveninte supren, lacigita, treege varma, kaj preskaŭ sen spirpovo, mi priskribus la ĉirkaŭajn vidindaĵojn . . . Sed, feliĉe, ĉi tio ne estas tia libro ; ne estas necese supreniri la longan ŝtuparon, kaj tial, mi povas restadi sur komforta apogseĝo, ĝis la tri amikoj reunuiĝos.


✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶


“Pluvas!” diris Brown, rigardante la hotelfenestron, unu matenon, post kelktaga restado en Bruselo.”

“Pluvas? ” demandis Robinson. “Do fine decidigas min, mi restos ĉi tie.”

“Vi ŝercas !” diris Morris.

“Tute ne!” li respondis, “mi pli amas ludi bilardon ol viziti muzeojn kiel hieraŭ.”

“Do, ĝis la revido!” diris Brown, spertinte, ke nenia argumento, bona aŭ nebona, povos ŝanĝi la volon de la amiko, kiam li vere decidis pri io. Tial, Brown kaj Morris eliris por viziti la Palais de Justice, sed, promenante sur la strato de la Régence, Morris