renkontis malnovan amikon, Sinjoro Stevens, akompanata de kvar fraŭlinoj, kaj kompreneble ili entuziasme bonvenigis unu la alian.
“De kie vi venis?” demandis Sinjoro Stevens, homo bone konata en Mez-Anglujo pro sia scio pri la arto.
“Mi pasigas libertempon en Bruselo kun miaj amikoj, Sinjoro Brown, al kiu mi havas nun la honoron vin prezenti, kaj Sinjoro Robinson, kiu restas ĉe nia hotelo.”
“Kaj ni,” respondis Sinjoro Stevens, montrante la fraŭlinojn, “ni faras rondvojâgon tra Belgujo. Malfeliĉe neniu el ni parolas france, kaj ofte rezultas malagrablaĵoj.”
“Sinjoro Robinson estas nia interpretisto; alie ni estus en simila situacio.”
“Ĉu vi kaj viaj amikoj honoros nin, tagmanĝante kun ni?” demandis Stevens.
“Kun plezuro,” respondis Morris, en la nomo de siaj amikoj.
“Do, ni eniru la Grand Hotel, kaj vi telefonu al Sinjoro Robinson por ke li povu renkonti nin tie, diris Stevens.
“Bone ideo!” respondis Morris, kaj li tuj eniris la hotelan telefonejon; sonoriginte, li ricevis la respondon:
“Quel numéro, s’il vous plaît?”
“One two nought six,” li respondis angle.
“Répétez, s’il vous plaît.”
“One thousand two hundred and six,” li kriis.
“Je ne vous comprends pas, monsieur.”
“Parolu Esperante,” proponis Brown, enmetante la kapon en la ĉambreton.
“Mil du cent ses,” diris Morris, tuj.
“Mil deux cent six? Bien, merci,” diris la telefonistino.
Morris aŭskultis momenton, kaj alia voĉo vokis:
“Hallo?”
“Ĉu Sinjoro Robinson estas tie?”
“Quel est le nom, monsieur?”