Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ne Kelly ne estas la nomo, Mi dezitas paroli kun Sinjoro Robinson.”

Très bien ; un moment.”

“Herr Beaumont? Ne. Ne. Herr Robinson. Sinjoro Robinson.”

Oui. Le voici.”

“Kiu vi estas?” demandis Robinson.

“Estas Jack. Mi ĵus renkontis malnovan amikon, kaj li...”

“Al la diablo kun viaj amikoj; mi estis gajnonta bilardan ludon kontraŭ tre bona ludisto Kiam via malbenita alvoko alvenis. Ne estas la unua fojo, kiam vi...”

“Aŭskultu momenton, mi petas,” interrompis Morris. “Sinjoro Stevens kaj liaj kvar ĉarmaj amikinoj deziras, ke vi tagmanĝu kun ni ĉiuj, ĉe la Grand Hotel, je la dua. Ensaltu fiakron kaj venu tuj !"

“Mi estos kun vi post du minutoj,” respondis Robinson per tute alia voĉtono.

La tagmanĝo estis tre sukcesa afero ; oni trovis, ke la Anglinoj estas ne nur belaj knabinoj, sed ankaŭ tute ĉarmaj. Morris, kvankam li ankoraŭ atendis leteron de la ĵusforlasita belulino Julie, jam komencis rigardi Fraŭlinon Troy per admiroplenaj okuloj. Sinjoro Stevens proponis viziton al la Hôtel de Ville, kaj Robinson, je la surprizo de siaj amikoj, subtenis. Veniginte du fiakrojn, ili ĉiuj veturis al tiu fama konstruaĵo, kaj duonhoron poste rigardis la urbon de la supro de la turo. La gvidisto estis tre agrabla persono, sed malfeliĉe li ne povis paroli angle, kaj unu el la fraŭlinoj proponis ke Sinjoro Robinson agu kiel interpretisto, kaj traduku la rimarkojn de la gvidisto anglen. Ne estas necese ripeti ĉiujn klopodojn de Robinson je tiu tasko, sed specimeno eble estos ŝatata de la leganto.

“Rigardu dekstren.” diris la gvidisto, “kaj vi vidos la Domon de la Reĝo, konstruitan ĉirkaŭ la jaro mil kvin cent dek kvar, kiu ricevis sian nomon pro tio, ke ĝi estis la renkontejo de la reĝa konsilantaro.”

“Kontraŭ ni,” tradukis Robinson. “estas la domo: