de la reĝo, nomita tiamaniere, ĉar la reĝo estis mortigita en ĝi, en 1514, de la reĝa konsilantaro.”
“Tie vi vidas la katedralon de Ste. Gudule, la ĉefgloraĵon de Bruselo, konstruitan laŭ la germana gotika stilo. Ĝi estas longa je 355 futoj kaj larĝa je 166 futoj.”
“La katedralo de Ste. Gudule,” diris Robinson, “le ĉefpreĝejo de Bruselo, estis konstruita de Germano nomita Gotika, antaŭ 350 jaroj, kaj havas larĝajn seĝojn por 106 personoj.”
“Cent ses personoj?” demandis Fraŭlino Smart. “Ĉu li ne eraris?”
“Eble,” respondis Robinson. “Mi demandos lin denove pri ĝi. Combien de personnes peut-on mettre en tiu église?”
“Mi neniam eniris ĝin,” diris la gvidisto sen ĝeno, “sed mi supozas, ke ĝi havas lokon por almenaŭ tri mil.”
“Kiom li diris?” demandis la fraŭlino, eltirante sian notlibron.
“Tri mil cent ses,” diris Robinson, ion ruĝiĝante. “Supozeble li forgesis la tri mil antaŭe.”
“Kiam estas hele, kaj la atmosfero tute klara, oni facile povas vidi de ĉi tie la kampon de Waterloo; sed hodiaŭ la pluvo malhelpas nin. Revenu kiam la suno brilos, kaj mi promesas montri al vi la leonon, kiun oni starigis sur tiu fama loko,” diris la gvidisto, ĉiam afabla.
“Antaŭ multaj jaroj,” diris Robinson, kiu ne sciis multe pri la historio, kaj ne kuraĝis nomi ian daton en la nuna okazo, “oni vidis la batalon de Waterloo de ĉi tiu loko, kaj ĝojis vidi la britan leonon je la momento de la venko.”
“Dankon,” interrompis Fraŭlino Smart, “sed mi timas, ke la gvidisto ne estas tute kredinda, tial mi opinias, ke ni ne devas permesi al Sinjoro Robinson laciĝi per la ripetado de liaj malsaĝaj certigoj.”
“Mi konsentas,” rimarkis Stevens, sentante iom da kapturniĝo, kaj esperante, ke ĉiuj atingos la malsupron sen ia katastrofo.