Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ili do malsupreniris, kaj poste pasigis kune tre feliĉan vesperon, kaj plie, faris aranĝojn, pri aliaj ekskursoj dum la sekvontaj tagoj.

Unu el tiuj estis al la fama Batalkampo de Waterloo, kaj ili estis gaja areto, promenante al la stacidomo duope. Antaŭ ol alveni tien, Fraŭlino Smart, kiu estis zorgata de Robinson, ekkriis, ke ŝi devos aĉeti “franĝ-reton” (retharligilon) por konservi netaj la harojn, ĉar la vento blovis tre multe en tiu momento. Ambaŭ eniris drapvendejon, kaj Robinson kondukis la interparoladon kiam oni konstatis, ke neniu en la vendejo povas kompreni la anglan lingvon.

“Bonvole alportu al la sinjorino,” li ĝentile diris france, “ion per kio ŝi povos konservi la harojn netaj.”

“Kun plezuro,” diris la vendistino. “Jen estas nia plej nova kolekto de kombiloj, ornamitaj per brilaj ŝtonoj, kaj je la plej malkaraj prezoj.”

“Jes, sed ni ne deziras kombilojn,” respondis Robinson, “ni bezonas ion per kio la sinjorino povos protekti la harojn kontraŭ la vento.”

“Pardonu, sinjoro, nun mi tute komprenas,” diris la knabino, kaj ŝi tuj dismetis antaŭ ili nombron da pingloj diversstilaj.

“Ne, ne,” kriis Robinson, “ŝi ne bezonas ilojn por meti en la harojn, sed sur la harojn.”

“Ha! sur la harojn,” respondis ŝi, kun nova lumo ĉe la okuloj. “Mi estis malsaĝa ne pensi pri tio antaŭe.”

“Nu,” diris Robinson, “ni ricevos la ĝustan objekton.”

“Mi tion esperas,” diris Fraŭlino Smart, sin turnante por vidi, kion alportas la vendistino.

“Ĉi tiuj estas vualoj, ne ‘franĝ-retoj,’” diris Fraŭlino Smart angle al la kompatinda knabino, kaj per signoj, ŝi penis montri tion, kion ŝi bezonas.

“Tiuj ĉi estas tro grandaj,” diris Robinson, “alportu pli malgrandajn.”

“Jen la plej malgrandaj, kiujn ni vendas.”