Fraŭlino Smart malpacienciĝis, kaj parolis multe sed neniu ŝin komprenis.
Fine, Robinson alvokis la aliajn amikojn en la vendejon, por vidi ĉu iu el la aliaj fraŭlinoj portas “franĝ-reton,” sed tute sen sukceso. Tiam Morris demandis al Fraŭlino Smart: “Kio estas ‘franĝ-reto’?”
“Ĝi estas malgranda reto per kiu oni kovras la fronthararon por ke ĝi ne senordiĝu.”
“Donu al mi krajonon, mi petas,” demandis Morris, kaj per kelkaj movoj de la mano, li desegnis la vizaĝon de virino, kaj kovris la frizaĵon per linioj laŭ la formo de reto, montrante la rezulton al la vendistino. Tuj ŝi alportis skatolon enhavantan la bezonatajn objektojn, kaj ĉiuj eliris la vendejon ridetante.
Dum la vojaĝo ĝis Waterloo, oni parolis pri la utileco de “signo-lingvoj,” laŭ tiu uzata de la Ĥinoj, sed Brown raportis pri almenaŭ du okazoj, kiam la “signo-lingvo” ne sukcesis. Anglo vizitanta Francujon deziris havigi nekaran temanĝon, kaj kun la intenco mendi tason da teo kun ovo, li desegnis tason, kaj ovalon, en kiu li faris birdon. Anstataŭ alporti tion kion li bezonis, la kelnero alportis tasegon da supo, kaj poste teleron da kokidaĵo, por kiuj li devis pagi tri frankojn. Je la dua okazo, Anglo estis vojaĝanta en Hispanujo, kaj volis manĝi bonan bifstekon kun agarikoj. Ne sciante la hispanan lingvon, li ankaŭ uzis la “signo-lingvon,” kaj desegnis ion, kio, li kredis, prezentis ĝustan ideon de bovo kaj agariko. La kelnero ŝajnis kompreni, kaj foriris la ĉambron. Reveninte post kelkaj minutoj, li alportis kun si ombrelon, kaj bileton por vidi bovbatalon.
Alveninte ĉe la fama Batalkampo, Sinjoro Stevens, bone informita pri ĉiuj historiaj aferoj, faris tre interesan priskribon de la batalo, montrante la poziciojn de la diversaj regimentoj, kaj la vojojn uzitajn de la franca, angla kaj prusa armeoj; kaj kondukis la amikojn al la farmo de Hougoumont, kie mortis tiom da kuraĝaj soldatoj niaj, kaj al la Belle Alliance, en