kiu Napoleono mem restis, kaj de kie li eĉ komandis sian armeon dum parto de la batalo. Aŭdinte kaj vidinte ĉion, ĉiuj sentis sin profunde kortuŝitaj, kaj vere dankemaj, ke nuntempe, anstataŭ esti malamikoj de la bravoj Francoj, ni havas sinceran interkomprenadon kun ili; kaj ĉiuj trinkis kore al la Entente Cordiale, esperante, ke la estonteco portos ankaŭ al ĉiuj nacioj pli bonan interkomprenadon kaj ĉiamdaŭran pacon.
Dum la reveno al Bruselo, Fraŭlino Tod, la sola Skotino en la bandeto, komencis interesiĝi pri Esperanto, kiel klarigita de Brown. Ŝi eĉ interesiĝis pri Brown mem, dum li, kvankam li ne trovis ŝin tiel agrabla (laŭ sia opinio) kiel Fraŭlino Dora Dufer, kiun li renkontis en Parizo, almenaŭ ŝatis ŝian karakteron, kaj ricevis multe da plezuro el la interparolado. Sed, se Fraŭlino Tod iam estus pensinta serioze pri Brown kiel estonta amanto, ŝi tuj ŝanĝiĝis post la foriro el la vagonaro. Kiel mi diris en la komenco de ĉi tiu libro, Brown estis preskaŭ senhara, sed pro tio, ke li permesis al la haroj ĉe la flankoj kreski tre longaj, kaj brosis tiujn longajn harojn trans la verton, li iomete sukcesis kaŝi la fakton de la senhareco. Je la okazo nun pritraktata, la vento, pli fortiĝinte dum la tuta tago, blovis kiel uragano; ĝi kvazaŭ kuris post Brown, levis lian ĉapelon, kaj blovis la longajn harojn ĉiudirekten, je la granda amuzo de ĉiuj. Fraŭlino Tod lin rigardis kun teruro; ŝi tute elreviĝis, kaj neniam poste povis vidi la malfeliĉulon, ne pripensante lian absurdan aspekton je tiu momento. Kvankam Brown ne scias tion, li estas savita de unuiĝo kun la skota nacio per "la larĝeco de unu haro."
"Ĉu io vin maltrankviligis, Jack?" demandis Brown, ekviante, ke Morris sidas en profunda pensado, kun malfermita letero en la mano.
"Iomete," li respondis, transdonante la leteron