Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al la amiko. “Mi timas, ke vi ankaŭ maltrankviliĝos. Legu mem.”

Surprizita, kaj kun malagrabla sento, iom simila al malkuraĝo, Brown sidiĝis apud fenestro kaj legis la jenon :—


Kara Sinjoro Jack,

Kun permeso de la patro, al kiu mi tuj montris vian leteron, mi faras ĉi tiun unuan sed nepre finan respondon ; tial ke oni jam komencis priaranĝi mian edziniĝon kun Sinjoro Boileau, ne estus dece daŭrigi amindumon eĉ senkulpan kiel la nia.

Vi diras ke vi min amas, sed, kredu min, Sinjoro, la sento kiun vi havas por mi ne estas la vera amo. Baldaŭ, certe, vi renkontos la belegan anglan floron, kiun la sorto speciale elektis por vi. Pri mi mem, mi ĉiam estimos vin, sed neniam povus vin ami pli ol frate.

Estu kuraĝa, Sinjoro Jack, kaj baldaŭ vi estos danka ke la petite Julie estas malpli malsaĝa ol vi.

Ĉu vi konas Sinjorinon Snap? Anglino tiel nomita ĉeestis la lastan kunvenon de la Grupo, kaj petis informon pri Sinjoro Brown. Ŝajnas, ke ŝi legis en ĵurnalo pri la arestiĝo de Sinjoro Robinson, kaj la perilo uzita de Sinjoro Brown por lin liberigi. Ni donis al ŝi la nunan adreson de vi ĉiuj, kaj eble vi baldaŭ ricevos viziton de ŝi.

Adiaŭ, Sinjoro Jack; mi ofte pripensados la karajn amikojn konitajn en la estinteco, el kiuj vi ĉiam havos specialan lokon. Por vi, kaj ankaŭ por viaj amikoj, la patro kaj mi sendas la plej korajn bondezirojn. La tagoj estu feliĉaj por vi, kaj ĉiam daŭrigu la studadon de la kara lingvo, por plaĉi al

via unua Instruistino,

JULIE VALLÉE.


Leginte la leteron, Brown alproksimiĝis la amikon, kaj diris dolĉe :

“Mi ne imagis, ke la afero estas tiel serioza ; mi estas kortuŝita.”

“Mil dankojn, Tom, sed ne pensu pri mi, ĉar Fraŭlino Vallée faris saĝan decidon. Pensu pri vi mem. Ĉu vi intencas atendi la alvenon de Sinjorino Snap, aŭ tuj foriri en Germanujon ?”

“Mi timas la vidvinon, kaj preferus forkuri ol restadi, sed mia afero, kompare kun la via, estas malgrava.”