Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Tute ne!” respondis Morris. “Fraŭlino Vallée decidis saĝe.”

“Kial? Ĉu vi ne vere amas ŝin?”

“Jes, kaj ne.”

“Jes, kaj ne! Ne estu malsaĝulo.”

“Mi ne estas malsaĝulo,” respondis Morris, varme.

“Nu, kial do vi parolas tiamaniere?”

“Mi amas ŝin, sed eble ne tiel tutkore, kiel oni devus ami fianĉinon. Jen la pozicio. Dum pli ol monato, ni babiladis kune, ni estis la plej bonaj geamikoj, kaj pro tio, ke mi estas eble tro sentema, okaze, mi diris al ŝi pli multe pri miaj sentoj, ol la vero postulis. Poste, dank’ al via foriro, mi forkuris de ŝi eĉ sen adiaŭo. Mi ne sciis ĉu ŝi min amas aŭ ne; mi ne deziris, ke ŝi rigardu min kiel malhonorindulon, kaj, do, mi skribis por peti, ke ŝi edziniĝu kun mi.”

“Kaj nun?”

“Eble, mia fiereco estas vundita pli profunde ol la koro.”

“Mi ĝojas pri tio,” respondis Brown, frapante Morris, plenmane, sur la dorso.

“Kaj pri Sinjorino Snap?” demandis Morris.

“Mi deziras viziti Germanujon,” respondis Brown.

“Ankaŭ mi,” diris la alia. “Sed mi timas, ke Charlie ne estos preta…”

Morris neniam finis la frazon, ĉar je tio, laŭta bruo okazis ekstere, kaj Brown kaj Morris eliris kune por sciiĝi pri ĝi. Ŝajnis, ke Robinson, kune kun artisto loĝanta en la sama hotelo, pasigis la tagon en aŭtomobilo veturante tra la najbara kamparo, kaj, tial ke la veturigisto tro trinkis, Robinson mem ludis la rolon de direktisto dum la reveno; sed, forgesinte, ke en Belgujo oni devas veturi kaj rajdi sur la dekstra flanko de la stratoj anstataŭ iri laŭlonge la maldekstran kiel en Anglujo, li tuj kaŭzis multe da konfuzado, kaj eĉ kelkajn malgravajn akcidentojn. Rezultis, do, ke malantaŭ la aŭtomobilo kuris procesio de veturiloj, ekscititaj policanoj, scivolemuloj, k.t.p.

Ne nur longa klarigo, sed donaco de kelkaj oraj