Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

moneroj al la policanoj estis necesaj, antaŭ ol la afero estis kontentige aranĝita. Sed, eĉ post la foriro de la policanoj. Robinson ne estis tute bonhumora.

“La Belgoj estas stultuloj!” li diris al la amikoj. “Imagu tian malsaĝan regulon pri la stratirado! Kial ili ne povas veturi ĉe la maldekstra flanko, same kiel en Anglujo?” li demandis kolere.

“Kiam oni estas en Romo, oni devas fari kiel la …” komencis Morris.

“Ni ne estas en Romo,” interrompis Robinson. “Tiu ĉi afero havas neniam rilaton kun Romo.”

“La rimarko taŭgas egale al la nuna okazo. Estante fremdulo, vi…”

“Fremdulo!” diris Robinson.

“Certe,” respondis Morris. “Dum nia restado eksterlande, ni ĉiuj estas fremduloj, kompreneble, kaj devas konformiĝi al la reguloj faritaj de la enlanduloj.”

“Ne prediku plu,” diris Robinson, “mi jam aŭskultis sufiĉe, kaj ankaŭ restadis pli longe en ĉi tiu lando, ol mi dezirus. Ĉu plaĉos al vi, aŭ ne, mi foriros hodiaŭ vespere.”

“Ne eble,” gaje diris Brown, palpebrumante Morris.

“Tute egale, mi foriros.”

“Ne estas tute oportune,” diris Morris, “sed por plaĉi al vi, Charlie, ni foriros eĉ antaŭ la vespermanĝo.”

“Dankon,” respondis Robinson, “sed tio ne kontentigos min. Post la vespermanĝo estos sufiĉe frue por mi. Sed kien iri?”

Nach Frankfurt!” respondis Morris.

“Nakfrankfort! Kie estas?”

“Mi parolis germane,” klarigis Morris.

“Efektive! En la estonteco, havu la bonecon ekzercri vian nekompreneblan lingvaĉon je iu alia malsaĝulo.”

“Volonte,” respondis Morris, “sed kie mi povus lin trovi?”

“Ne plu babiladu, kaj venu tagmanĝi,” petegis