Brown, timante la alvenon de sia bête noire, Sinjorino Snap.
Kelkajn horojn pli malfrue, la tri amikoj dormis en la rapida vagonaro kiu veturigis ilin al Kolonjo. Alveninte ĉe la landlimo de Germanujo, ili ricevis viziton de doganoficisto, kiu vekis Robinson, kaj faris al li la kutimajn demandojn. Ĉi tiu, ne kompreninte unu vorton, piedfrapis Morris, kaj tuj reendormiĝis.
Morris vekiĝis kun vera sento de doloro, ĉirkaŭrigardis, kaj, vidante la oficiston antaŭ si, kompreneble kredis sin piedfrapita de tiu senkulpa homo, kaj ekkriis indigne:
“Vi, malbenita idiotulo! Kial vi tion faris?”
La flegma kaj dormema Germano respondis ĝentile: “Ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?”
Jen netransirebla barilo. Morris, kvankam li diligente studadis la germanan lingvon, tute ne komprenis tion, kion diris la enlandulo, kaj tuj trovis, ke estas unu afero kredi, ke oni scias fremdan lingvon, kaj alia afero uzi ĝin praktike. Post momenta silento, la oficisto ripetis la demandon, kaj aldiris:
“Sprechen Sie Deutsch?”
“Ne,” respondis Morris, kun humileco; li ne kuraĝis respondi jese, timante la rezulton.
“Parlez-vous français ?”
“Ne,” ripetis Morris.
“Habla usted Español ?”
“Ne.”
“Parlate Italiano?”
“Tute ne,” diris Morris, aldirante: “Do you speak English?”
“Ne,” respondis la Germano.
“Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis Morris, preskaŭ sen espero.
“Jes, jes,” ekkriis la oficisto, forlasante la unuan fojon sian flegmecon; kaj tiam la du interbabiladis entuziasme dum la sekvantaj dek minutoj. Antaŭ ol eliri la kupeon, la Germano metis la aprobsignon sur ĉiujn pakaĵojn de la Angloj, ne farinte pluajn