Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

demandojn pri tabako kaj aliaj imposteblaj komercaĵoj.

Alveninte en Kolonjo, Morris spertis multajn malfacilaĵojn, penante trovi la vagonaron por Frankfurt; ĉar, kvankam ĉe tiu bela stacidomo ekzistas bone ellaborita sistemo, per kiu la vojaĝantoj povas sciiĝi pri ĉiuj vagonaroj, ĝi estas nekomprenebla por iu ajn krom Germano. Fine, tamen, li trovis portiston, kiu, ŝajne, komprenis lian demandon: “Wo ist der Zug nach Frankfurt?

Kaj, enirante komfortan kupeon, kaj esperante denove ĝui iom da dormo, li estis devigita aŭskulti la sarkasmajn rimarkojn de la du amikoj, kiuj lin demandis kial li ne kondukis kun si la “Panjon”; kial li ne lernis la germanan lingvon anstataŭ pasigi la tempon fanfaronante pri scio kiun li tute ne posedis; kaj kiamaniere li proponas fari la necesajn aranĝojn pri hoteloj, konstatinte, ke li eĉ ne povas trovi vagonaron al bone konata urbo?

Ili alvenis en Frankfurt, lacaj, malbonhumoraj, kaj malsataj, sed, kvankam feliĉe Morris trovis portiston kiu parolis angle, ĉi tiu tuj forigis lian ĝojon, sciigante ke estas tute ne eble havigi litojn. Estis nenio farebla krom reiri ĝis Mainz, kie ili alvenis je la tria matene. Elirinte la tiean stacidomon, ili trovis omnibuson, en kiun ili sidiĝis por veturi al la hotelo Karpfen. Tamen, anstataŭ tuj forveturi, la veturigisto komencis, per helpo de kelkaj portistoj, levi tri grandegajn kestojn sur la imperialon de la veturilo. Timante, ke ilia pezo nepre faligos ilin tra la tegmenton, kaj ke ili mem subpremiĝos per la ruinaĵoj, la Angloj eliris rapide, kaj Morris ekkriis al la surprizitaj Germanoj: “Was ist das?

Hüte,” respondis la veturigisto, forte tirante la ŝnuron per kiu la homoj levis la keston.

Hüte!” ripetis Morris. Hüte!' la vorto estas bone konata al mi, sed mi forgesas tion, kion ĝi signifas. “Hüte!” Ho! Mi nun rememoras. Eniru la veturilon, la kestoj enhavas ĉapelojn kaj estas, do, tute malpezaj.”