Kaj, post veturado de kelkaj minutoj, tra malbone pavimitaj kaj nelumigitaj stratoj, ili alvenis la hotelon, kaj, manĝinte ĉion, kion la noktoportisto povis servi al ili je tiu neoportuna horo, ili suprenrampis al siaj dormĉambroj, kaj endormiĝis, eĉ ne ripetinte siajn preĝojn.
Pasiginte semajnon en Mainz kaj la ĉirkaŭaĵo, la amikoj suriris Rejnan vaporŝipon por ĝui la belajn vidindaĵojn, kiuj disvolviĝas dum vojaĝo laŭlonge tiun mondfaman riveron. La vetero estis bonega kaj eĉ Robinson unuahore entuziasme ĉirkaŭrigardis; poste, dezirante pli ekscitan okupon, li vagis malpacience de unu parto de la ŝipo al alia, ĝis la momento kiam estis anoncite ke la tagmanĝo estas preta. Neniam antaŭe li partoprenis pli bonan manĝon, tial ke, krom la fakto ke troviĝis bongustaĵoj sur la tablo, li havis kiel kunmanĝantojn tre ĝentilan hispanan sinjoron kun lia belega filino.
Dume, nia amiko Brown, sidante en komforta ferdekseĝo, kun la amata pipo inter la lipoj, ŝajnis tre feliĉa, kvankam — eble ĉar — liaj pensoj ne estis fiksataj ekskluzive je la ĉiam ŝanĝiĝanta panoramo. De post lia foriro el Francujo, li revis pli kaj pli ofte pri la bela Dora Dufer, kaj dum la nuna vojaĝo li sopiris sciiĝi, ĉu ŝi plenumis promeson faritan al li en Parizo, sendi leteron poste restante al Kolonjo.
Pri Morris, ĉu estas necese diri ke li konatiĝis kun bela fraŭlino? Ŝi estis Vienanino, kaj akceptis lian proponon priskribi la malnovajn kaj ruiniĝintajn kastelojn, kiuj staris inter la belaj vinberejoj borderantaj la riveron. Ludinte sufiĉe longe la rolon de gvidisto, li daŭrigis la interparolon laŭ sia plej ŝatata rolo — tiu de amindumanto. Ĉar li ĉiam ludis laŭ regule aranĝita metodo, ŝi, kiu deziras sciiĝi pri lia plej nova “prezentado,” povos relegi la specimenon jam skribitan en antaŭa ĉapitro. Mi diras “ŝi,” ĉar mi imagas ke nur virino estos sufiĉe scivolema.