Ke li ne tute permesis la herbon kreski sub siaj piedoj — (la metaforo estas malbona rilate al homo sur ŝipo, sed mi rifuzis ŝanĝi ĝin, ĉar nuntempe, miksitaj metaforoj kaj anakronismoj troviĝas en ĉiuj laŭmodaj verkoj) — estas certe; ĉar antaŭ ol diri “adiaŭ,” la fraŭlino asertis ke ŝi ne plu kredos la ĝenerale akceptitan diron pri la “malvarmsangeco” de Angloj. Morris respondis ĝentile, ke tia diro ĝis tiam estus priskribinta lin prave, sed ke ŝia beleco kaŭzis lin forĵeti la kutiman indiferentecon, kaj ke lia sango varmiĝis per la fajro de ŝiaj belaj okuloj.
Tiun vesperon, la Angloj vespermanĝis ĉe la hotelo Dom en Kolonjo, kaj estis Robinson kiu demandis: “Kien vi proponas iri poste?”
“Berlinon, se tio plaĉos al vi,” respondis Morris. “Ni povus foriri la dekkvinan, resti kelkajn tagojn en la ĉefurbo, kaj poste reiri hejmen tra Nederlando.”
“Tre bone,” diris Brown. “Mi povos do viziti Amsterdamon, laŭ mia de longe sentita deziro.”
“Akceptite unuvoĉe,” aldiris Robinson, leviĝante, “kaj nun, kian programon vi havas por pasigi la vesperon?”
“Ni iru poŝtoficejen por ricevi niajn leterojn,” respondis Brown, kulpe ruĝiĝante.
“Malbonulo,” ekkriis Robinson, “ĉu vi rompis alian koron?”
“Mi, ankaŭ, atendas leterojn,” interrompis Morris.
“Estus miraklo alie,” diris Robinson; “ni iru.”
Ĉiuj trovis ke granda nombro da leteroj atendas ilin ĉe la poŝtoficejo, sed Brown kaj Morris, ekvidinte la skribaĵojn sur kelkaj, enpoŝigis ilin, ŝajnigante, ke ili estas malgravaj. Tamen, unu post la alia, baldaŭ ili plendis al Robinson pri laciĝo, kaj je la deka horo petis permeson reiri en la hotelon.
“Mi tute komprenas,” respondis Robinson, sarkasme. “Iru kaj legu viajn malsaĝajn amleterojn, kondiĉe ke vi ne deziru, ke mi iru ankaŭ por ilin aŭskulti.”