Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

amikoj, Brown, je tiu demando pri la amhistorio de “Romeo kaj Julieto,” fariĝis pli kaj pli malforta kaj timema: li sentis, ke post kelkaj minutoj, la vidvino havos lin ĉe siaj piedoj. Esperante savi sin per mensogo, li murmuris: “Mi ne povas esprimi opinion, ĉar ĝis nun mi ne legis ĝin.”

“Vi ja surprizas min,” ŝi diris: “permesu al mi diri, mia kara sinjoro, ke vi ne povos konsideri vin aŭtoritatulo pri la literaturo angla, antaŭ ol vi estos leginta tiun gloran verkon. Promesu al mi, ke vi legos ĝin tuj. Mi petas tion, ĉar en ĝi troviĝas la plej delikataj, la plej ĉarmaj frazoj pri la plej nobla el ĉiuj homaj sentoj, —— vi divenas, ke mi aludas al la amo, —— kaj persone mi amas Romeon per mia tuta koro; li estas la plej ĉarma junulo el la tuta romantika literaturo; bela, kuraĝa, ĝentila kaj fidela, li rememorigas min pri sinjoro, kiu, en la nuna momento, estas malpli ol cent mejlojn de ĉi tiu ĉambro.”

“Kompreneble, vi aludas al via estimata edzo,” tuj diris Brown.

“Tute ne,” respondis ŝi serioze. “Sinjoro Snap ne ekzistas; li mortis kiam mi ankoraŭ estis juna kaj malsaĝa knabino, kaj jam de longa tempo mi tute ĉesis pensadi pri li. Ne! la persono, kiu plej similas Romeon, laŭ mia opinio, estas —— sed mi timas nomi lin antaŭ vi ——.” Dirinte tion ŝi kovris sian vizaĝon per naztuko por kaŝi la vangruĝiĝon.

Brown ankoraŭ sidis maltrankvile apud la tablo, preĝante kviete, sed sincere, ke la terura virino forlasu la ĉambron, sed, malfeliĉe, ŝia intenco estis tute kontraŭa; ŝi rigardis lin de super la naztuko, kaj demandis ĝentile: “Ĉu vi havas la verkon ‘Romeo kaj Julieto’?”

“Jes, ĝi estas en la librujo, mi pruntedonos ĝin al vi kun plezuro,” li respondis iomete espereme.

“Ho, mi ne deziras ĝin pruntepreni, sed kun via permeso mi volas montri al vi la scenon, kiu, laŭ mia opinio, estas la plej grandioza en la tragedio. —— se nur,” ŝi aldonis, rigardante lin rekte en la okulojn, “mi vin ne ĝenas.”