Protestante pri la malpravaj konkludoj de la amiko, Brown kaj Morris forlasis lin, kaj post kelkaj minutoj troviĝis en siaj propraj dormĉambroj, kie la tralego de la ricevitaj leteroj ne longe prokrastiĝis. Ni rigardu super la ŝultro de Brown, kaj vidu tion, kio kaŭzis lian feliĉan rideton. Du paĝojn li jam turnis, tial ni nur povas legi la lastajn frazojn :
... se vere vi la veron diris, kaj estas vere ke vi volas
min denove renkonti, vi estos en Ostendo je la dekkvina,
kaj vi povos vidi min ĝuste je la tria antaŭ la kazino.
Ne estu malfrue, ĉar eĉ iom da tempo mi ne ŝatas atendi.
Pri ĉi tiu letero la onklino ne scias. Ĝis la revido, Dora
Dufer.
Leginte tion, “maljuna” Brown, la malŝatanto de
ĉiuj virinoj, permesis la amatan pipon fali teren, por
lippremi la leteron.
Nu, ni iru piedpinte en la ĉambron de Morris, por vidi, kion li faras. Facile estas diveni, ke la ricevitaj novaĵoj estas bonaj, ĉar lia vizaĝo ankaŭ estas lumigita, kaj la okuloj brilas ĝoje. Jen paĝo el la letero kiun l legas :
....la patro estas tre kontenta pri la laboro, kiun
vi faris en Parizo, kaj, kiel prezidanto de la Asocio de
Antikvistoj, li intencas proponi, ke vi ricevu pligrandigitan
salajron. Li ankaŭ ne plu malpermesas, ke mi rigardu vin kiel fianĉon. Ĉu tio vin surprizas ? Ĉu vi kredis vere ke
mi rifuzis 'vian manon kaj koron' pro tio, ke mi ne amas
vin ? Malsaĝa knabo! mia koro estis ĉiam la via. Se vi
ankoraŭ ne estas forgesinta min, kaj ankoraŭ ne ĉesis min
ami, renkontu min antaŭ la kazino en Ostendo, je la tria
posttagmeze, ĵaŭdon la dekkvinan. Poste, mi alkondukos
vin al la patro, kiu imagos—la karulo—ke la hazardo
kunvenigis nin. Ĉiam la via, May.
“Mi vidos ŝin ĵaŭdon,” murmuris Morris, “ĉu
estas eble? Ĉu tiom da ĝojo povas ekzisti en la
mondo,” Kaj mi pensis ke ŝi ne amas min. Mi penis
ŝin forgesi per la amindumado de aliaj fraŭlinoj, kaj
eĉ proponis edziĝi kun Julie. Oh, Julie! kia saĝulino
vi estas! Vi antaŭdiris la veron, skribante al mi pri
la angla floro kiun la sorto elektos por mi. Ĵaŭdon !”
li daŭrigis, eltirante taglibreton el la poŝo, kaj
malferminte ĝin, li ekkriis :