“La dekkvinan! Tiu estas la dato aranĝita por iri Berlinon! Se mi penos klarigi la aferon al la aliaj, ili ne kredos pri la graveco kaj sincereco de ĝi. Mi sekvos la ekzemplon de Tom, vojaĝos Ostendon, kaj faros klarigojn poste.”
Sciiĝinte pri liaj aferoj, ni nun sekvu Robinson: sed, en kiu direkto? Unue, ni iru en la Flora Garden, tial ke la Hispanoj, tagmanĝante sur la ŝipo, esprimis deziron ĉeesti la tiean koncerton. La vespero estas varma kaj belega, kaj granda amaso da vizitantoj promenadas inter la belaj floraĵoj; sed ne profitus esti aŭtoro, se oni ne estus sufiĉe lerta por trovi laŭvole unu el siaj propraj kreitaĵoj, tial ne estos malfacila afero meti la manon sur la Anglon.
Ha, jen li jam estas, ŝajnigante sin senĝena, sed fakte serĉante iun, kiu ĝis nun ne aperis.
Ni alvenas oportune, ĉar lia atento estas ĵus alvokita al disputo inter kelkaj ebriaj junuloj, al kiuj Robinson tuj alproksimiĝas por vidi la “sporton.” Dum la sekvanta tumulto, maljuna sinjoro estas faligita teren de unu el la malpaculoj. Vidinte tion, Robinson, ĉiam preta por partopreni en bataleto, unue helpis la sinjoron leviĝi, kaj due, petinte la atakinton ke li sin defendu, komencis lin pugnobati laŭ la plej moderna metodo. La afero ne daŭris longe, ĉar baldaŭ policanoj alvenis por disigi la kunbatalantojn. Je tio, la maljunulo alproksimiĝis al Robinson por lin danki pro lia protekto, sed li tuj eltrovis ke ili jam konatiĝis.
“Sinjoro Robinson!” ekkriis la maljunulo surprizite.
“Sinjoro Manuel!” respondis Robinson ĝoje.
Vere, la mondo estas tre malgranda loko, kaj tion pensis la Anglo en tiu momento, trovante, ke la sinjoro al kiu li faris helpon estas, efektive, la Hispano kun kiu li tagmanĝis surŝipe, antaŭ kelkaj horoj.
Sinjoro Manuel petis, ke Robinson akompanu lin kaj la filinon — kiu tiam venis por aldoni siajn dankojn al tiuj de la patro — ĝis lia hotelo. Unue Robinson ruze senkulpigis sin pro la malfrua horo, sed oni