kontraŭstaris liajn argumentojn, kaj fine la tri kunveturis al la Monopole.
La leganto jam divenis ke la Hispanoj parolis angle, alie nia amiko ne estus denove renkontinta ilin kun tiom da plezuro. Dum la babilado en la hotelo, li sciiĝis, ke ili faras rondvojaĝon, kaj, post vizito al Ostendo, intencas pasigi kelkajn semajnojn en Anglujo, antaŭ ol reiri hejmen.
“Nia programo ne estas tute fiksita,” diris Sinjoro Manuel, “esceptinte ke ni volas esti en Ostendo je la dekkvina por vidi la “Batalo de Floroj,” kiu tiam okazos.”
Robinson pripensadis tion dum la fino de la vespero, dezirante rerenkonti siajn novajn amikojn, aŭ, pliĝuste, la ĉarman Isabelon, kiu jam kreis “novan senton” en lia koro. Sed li timis tion, kion dirus la amikoj, se li anoncus sian intencon iri Ostendon anstataŭ Berlinon. Fine, la momento alvenis por diri “adiaŭ,” kaj kiam la patro esprimis esperon, ke ili renkontiĝos denove en Anglujo, Robinson diris mallaŭte al la fraŭlino: “Kial ne en Ostendo?”
“Vi ĝin deziras?” demandis ŝi ridetante.
“Tutkore!” li respondis.
“Ni ne ankoraŭ decidis pri hotelo; sed atendu min antaŭ la kazino ĵaŭdon.”
“Je kioma horo?”
“Je la tria!” diris ŝi.
“Mi estos tie; ĝis tiam, adiaŭ!”
Estis la dekkvina, sed, anstataŭ belega, brila kaj korinspiranta tago, kian postulas “Batalo de Floroj,” ŝajnis ke lia moŝto “J.P.”[1] intencas subakvigi la teron ĝis la lasta guteto da pluvo. Efektive, pluvis, ne guton post guto laŭ kutimo, sed amase, kiel akvofalo. Tra fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj, multege da vizitantoj rigardis ĉagrene kaj malpacience.
Simpation ni sentas por ĉiuj, sed aparte por la tri
- ↑ Jupiter Pluvius.