paroj da gejunuloj, kiuj aranĝis rendevuojn dum tiu tago.
La tri Angloj jam alvenis Ostendon. Certe, spaco mankas por detale rakonti la diversajn pretekstojn iliajn por sin reciproke eviti dum la antaŭa tago. Sufiĉas diri, ke ĉiu, decidinte iri Ostendon sen ia antaŭsciigo al la aliaj, pagis sian hotelan kalkulon, sekrete ŝteliris el la hotelo, kaj veturis per la frumatena ekspreso, kredante, ke la aliaj iros Berlinon kelkajn horojn poste. Eble, ili estus vidintaj unu la aliajn je la foriro el la stacidomo en Ostendo, se la terura vetero ne estus deviginta ilin ensalti en la plej proksimajn veturilojn.
Ni sciiĝis de “Hamleto” ke “Diaĵo direktas nian sorton, eĉ se ni mem de la celo malproksimiĝas.” Disputi kontraŭ tio mi ne havas la deziron, sed mi povas konstati, ke ankaŭ ekzistas “diableto,” kiu gajigas sin pro la malfeliĉoj de gejunuloj, kaj tiu malbonuleto nepre atendis la alvenon de la Angloj en la fama marborda urbo. Alie, kiaj okazis, ke Brown veturis al la hotelo Continental, kie loĝis la amatino de Morris; ke Robinson iris al la Royal Palace, kie estis la amatino de Brown; kaj ke Morris luis ĉambron en la hotelo elektita de Sinjoro Manuel kaj lia filino, por kiu Robinson jam havis tiajn agrablajn sentojn?
Dank’ al ĉi tiuj cirkonstancoj, la tri Angloj, estante en diversaj hoteloj, pasigis kelkajn horojn malpacience atendante la aranĝitajn rendevuojn. Kiom da fojoj ili malbenis la veteron, timante ke pro ĝi la amatino ne venos al la kazino, ne estus eble konstati; sed estas certe, ke eĉ dum unu momento, neniu el ili imagis, ke la aliaj estas efektive en la sama urbo, kaj okupas sin pri la “sama ludo.”
Fine, la ŝajne rampantaj fingroj de la horloĝoj alproksimiĝis la duonon post la dua, kiam, kvazaŭ laŭ antaŭe aranĝita signalo, la tri Angloj eliris siajn hotelojn kaj marŝis rapide al la kazino. Oni kompreneble supozus, ke alveninte tien, ili tuj renkontiĝus, sed tio ne okazis. Por diri la veron,