ĉiu estis okupata ekskluzive per la pensado pri sia serĉatino, ripetante la vortojn: “Ĉu la vetero malhelpos ŝian alvenon, aŭ ĉu la amo enpelos ŝin en miajn brakojn ? ”
Unu fojon Morris efektive tuŝis la manikon de Brown, sed la okuloj de ambaŭ estis algluitaj al du virinoj, kiuj samtempe ilin alproksimiĝis; tamen, anstataŭ la dezirataj belulinoj, troviĝis du kompatindaj baletistinoj, rapidantaj hejmen por ŝanĝi la malsekajn vestojn.
Antaŭ kelkaj centjaroj, saĝulo diris, ke nenio absolute malbona ekzistas sur la tero. Pri tio mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi. Ekzemple, ĉiuj legantoj aŭdis la mondfaman anekdoton pri la ovo de la subpastro, kiu estis freŝa “en partoj,” kaj pluan subtenon ni trovas en la konduto de “J.P.,” kiu, je la priskribita okazo, kelkajn minutojn antaŭ la tria returnis ĉiujn kranojn, kaj forportis ĉiujn akvumilojn por ĉesigi la pluvon. Tiam, la malhelaj nuboj disvolviĝis, kaj la suno reaperis sur bluega ĉielo. Ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj la muzikistaro plenigis la aeron per gaja kaj ĉarma valsmuziko. Ombreloj, surtutoj, makintoŝoj malaperis, kaj estis anstataŭitaj de la belaj roboj de virinoj, kaj somerblankaj aŭ malpezaj vestaĵoj de la malpli agrabla duono de la homaro. Vere, aliformiĝo okazis, kaj kun ĝi alvenis tri fraŭlinoj, al kiuj alproksimiĝis la tri amikoj, eltrovante la amatinojn kaj unu la alian samtempe.
La ekkrioj de surprizo kaj miro faritaj dum la sekvanta konfuzo povas esti pli bone imagataj ol priskribataj, ĉar, certe, ne estus interese plene citi la interparolon, kiu estis de la jena speco :
| Brown : Morris : Robinson : |
Karulino mia !! — Kio, je diablo!!! De kie vi venis? |
| Fraŭlino Dufer : Fraŭlino Manuel : Fraŭlino Hastings : |
Vido venis!! ... Ho, karulino!!.... Kia feliĉa renkontiĝo ! |
La mondo estas tre malgranda loko, kiel mi
montros.