La Hispanoj havas proverbon, “Lo que hace el loco a la derreria, hace el sabio a la primeria,” kiu signifas ke “tio, kion faras la malsaĝulo fine, la saĝulo faras komence.” Sendube, en tiu ĉi momento, mi ludas la rolon de malsaĝulo, ĉar mi devas klarigi tion, kion saĝulo estus klariginta antaŭ kelkaj ĉapitroj; tio estas, ke la tri fraŭlinoj pri kiuj, per la strangaj funkciadoj de la sorto, la Angloj interesiĝis, estis, antaŭ kelkaj jaroj, lernantinoj ĉe la sama lernejo en Svislando.
Se mi estus farinta tiun sciigon pli frue, mi estus evitinta la neverŝajnecon, kiu nun penetras mian verkon, ĉar mi estas devigata konfesi, ke la hazarda renkontiĝo de ses gejunuloj, ĉiuj konantaj unu la aliajn, estas tute neordinara, kaj mi nur povas citi alian proverbon ankaŭ hispanan, por min defendi; “Lo que no acaece en un año, acaece en un rato,” kiu signifas: “Afero, kiu eble ne okazus dum jaro, povus okazi dum du minutoj.”
Mi esperas, ke la suprecititaj tradukoj estas pravaj; mi dubas iomete, ĉar mia scio de la hispana lingvo estas tre malgranda (fakte, mi devas konfesi, ke mi kopiis la originalajn proverbojn el “Kolekto da Citaĵoj,” por impresi la leganton favore pri mia klereco).
Post ĉi tiu ĉirkaŭparolo, kiu ebligis al la Angloj ke ili faru la demandojn kaj klarigojn pri sia ĉeesto en Ostendo, kaj al la fraŭlinoj, ke ili interŝanĝu opiniojn pri siaj ĉapeloj, mi povas daŭrigi la rakonton pri iliaj aferoj. Sed ne estas facile, eĉ por aŭtoro tiel lerta kiel mi, priskribi la amhistoriojn de tri diversaj paroj, okazantajn samtempe; tamen, ĉar mi eble ofendus kelkajn el miaj legantinoj se mi evitus la taskon, mi klopodos laŭ mia povo, kvankam, al afero tiel grava, mi nepre devas dediĉi novan ĉapitron.
Sceno unua: Imagu bele brilan lunon supre; larĝan maron el arĝentaj ondoj, senĉese moviĝantaj antaŭ la okuloj; dolĉan someran venteton murmurantan