Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la oreloj, kaj grandan palmarbon, sub kies folioj troviĝas du geamantoj, kiuj sin rigardas plenvizaĝe, kaj sidas kune, maneton en mano.

“Sed, amante min,” diris la junulo, “kial vi rifuzis edziniĝi kun mi ? ”

“Ĉu vi forgesas ke la neo de virino signifas jeson ? ” respondis la knabino.

“Vi ankaŭ rifuzis vidi min,” daŭrigis li.

“Eble mia hararo estis malordigita per pingloj,” ŝi respondis gaje.

“Vi rifuzis vidi min, kaj mi foriris en malespero.”

“La poeto diras, ke la amo povas esperi, eĉ kiam la racio suferas pro malespero,” diris la knabino.

“Sciante, ke vi amas min, karulino,” diris li, “mi neniam malesperos plu.”

“Supozu, Jack,” ŝi ruze demandis, “supozu ke, post ĉio, la patro rifuzus sian konsenton ? ”

“Mi tiam laborus pacience kaj diligente por plaĉi lin, atendante ĝis lia opinio pri mi pliboniĝos.”

“Jes, aŭ vi forirus denove por amuziĝi per aliaj knabinoj, kiel en la lastaj monatoj,” sugestis ŝi.

“Karulino mia!” li ekkriis pasie, “mi certigas vin, ke neniam dum mia tuta vivo ....”

“Fraŭlino Dufer, tute ne sciante, ke mi konas vin, sciigis al mi, per letero sendita el Parizo, ke vi enamiĝis je ....”

“Estas mensogo !” interrompis la junulo.

“Kio estas ? '” ŝi demandis.

“Tio, kion vi intencis diri.”

“Sed, ĝin ne aŭdinte, Jack, kiel vi scias ? ”

“Mi povas imagi!” li respondis. “Kian ĉarmon Tom Brown trovas ĉe ŝi, mi ne sukcesas diveni. Komparita kun mia May, ŝi estas statuo el ŝtono, dum vi estas la naturo mem. Ŝi havas nek belecon, nek spritecon, nek laŭmodecon.”

“Eble, via amiko ne deziras edziĝi pro amo.”

“Sed ŝi ne estas tre riĉa !”

“Mi supozas, ke li nur serĉas la simpation.”

“Nu, li do havos la mian,” respondis la junulo forte.