ordinare kovras la senharan verton de lia kapo, kunpendiĝas laŭlonge la maldekstran vangon, kaŭzante multe da amuzo al ĉiuj rigardantoj. De unu baniĝanto al alia li vadas, demandante : “Kie estas la banveturilo, numero tricent okdek kvin ?”
Neniu ŝajnas kompreni la peton, ĝis li ĝin faras al malicema knabo, kiu tuj montras al li unu kiun li scias okupata de maljunulino. Dankinte la knabon, la fremdulo iras kiel eble plej rapide al la montrita veturilo, sekvata de la knabo kune kun kelkaj amikoj, kiujn li jam sciigis pri sia ŝerco. Nedubante, ke la veturilo estas lia, la viro enpuŝas la pordon por eniri, kiam laŭta ekkrio de indigno kaj alarmo, farita de ina voĉo, penetras la aeron. Samtempe, la sekvantoj altiras la atenton de ĉiuj apuduloj, kriante: “Kanajlo ! Venu el tiu virina banveturilo ! !”
Amaso da scivolemuloj tuj ĉirkaŭas la malfeliĉan kaj senkulpan viron, nomante lin “Kanajlo,” “Fripono,” “Ŝtelisto” kaj aliaj similaj, sed egale nemerititaj nomoj. Kion fari aŭ kien iri, li tute ne scias, sed lia “taso,” jam plena ĝis la supro per mizero, superfluas kiam el la amaso bone konata voĉo ekkrias : “Kara Sinjoro Brown, mi fine vin trovis !”
Aŭdinte tiun voĉon, la neforgeseblan voĉon de la vidvino, Sinjorino Snap, nia amiko Brown (ĉar tiel nomiĝis la fremdulo, kies malfeliĉaĵojn mi ĵus priskribis) ricevis tian kuraĝon, kia ofte naskiĝas el ekstrema teruro, faris vojon perforte tra la amaso, kaj kuris rapide al sia hotelo, tute forlasinte siajn vestojn kaj posedaĵojn al la sorto, aŭ pli ĝuste al la honesteco de la posedanto de la banveturiloj. . . . Brown neniam revidis ilin.
Post duonhoro, li reaperis vestita per aliaj vestoj, petis ke oni alkondukigu fiakron, kaj diris al la direktisto, “Iru hotelon Royal Palace! ” Tien alveninte, li petis ke oni anoncu lian nomon al Sinjorino Dufer.
“Sinjorino Dufer ne estas en la hotelo,” respondis kelnero, post kelkaj minutoj, “sed Fraŭlino Dufer akceptos vin se vi venos kun mi.”