Certe, la sorto decidis rekompenci Brown por la mizero kiun li suferis dum la jus pasinta horo. Sekvinte la kelneron en la privatan salonon de la Duferoj, li tuj alproksimiĝis al la fraŭlino, kaj sen ia rimarko pri ŝia sano, pri la onklino, aŭ pri la vetero (laŭ la ordinara kutimo de la Angloj), li ekkaptis ŝian manon, premante ĝin tiel forte ke ŝi preskaŭ estis devigata ekkrii pro doloro, kaj diris timeme: “Mi volis vidi vian onklinon por peti, ke ŝi permesu, ke mi vidu vin. Malfeliĉe, ŝi ne estas ĉi tie, kaj mi vidas vin sen tia permeso.”
“Ĉu la permeso estas tute necesa ?” ŝi demandis ridetante.
“Jes, ĉar mia nuna vizito havas gravan celon.”
“Ĉu vere ?”
“Jes. Almenaŭ al mi.”
“Kaj ankaŭ al mi,” ŝi respondis.
“Al vi!”
“Certe,” diris ŝi, ruĝiĝante, “Ĉar ŝajnas eble, ke mi neniam plu povos uzi la manon.”
“Ho, pardonu min,” petis Brown, liberigante la manon, “Ĉu vere mi vundis vin ?”
“Nur iomete,” ŝi respondis. “Estas nenio; sed nun diru, kial mi havas la plezuron de via vizito ?”
En la momento, kiam li eniris la salonon, la kuraĝo de Brown estis sufiĉe forta por supersalti ĉiujn barilojn, sed iom post iom ĝi tute nuliĝis, kaj anstataŭ kuraĝo lia koro nun enhavis nur timon. Paŝon post paŝo li malproksimiĝis de la fraŭlino, kvazaŭ li intencas forlasi ŝin tute. Efektive, li malfermis iomete la pordon por tion fari, kaj eble estus forkurinta se li ne estus rememorinta la voĉon de la vidvino. Tuj, lia kuraĝo revenis, kaj prenante denove la manon de la fraŭlino en la sian li diris: “Ĉu la nomo Brown plaĉas al vi?”
“Jes,” ŝi respondis surprizite. “Mi amas tiun nomon multe, ĉar...”
“Jes, jes,” li interrompis vive, “ĉar ...?”
“Ĉar mi povas elparoli ĝin tute facile, kaj tio ne ĉiam okazas je la anglaj vortoj.”