“Ĉu vi preferas la vorton “'Brown' al 'Dufer' ?” li demandis.
Divenante la signifon de la demando, ŝi respondis mallaŭte; “NE la vorton !”
“Tio estas domaĝo,” li diris serioze, “ĉar estonte vi devos tiel nomiĝi.”
Rigardante lin timeme, la nederlanda knabino murmuris: “Mi ne preferas la vorton 'Brown' al 'Dufer,' sed mi amas Brown mem pli bone ol min.”
“Ĉu vi vere amas min ?” li demandis ĝoje.
“Ja, ja,” ŝi respondis dolĉe.
“Ja,” li ripetis, “Dio mia! Kial mi neniam studis la nederlandan lingvon? Ĉu 'ja' signifas 'jes' aŭ ĉu ĝi signifas 'ne' ? ”
“Jes,” diris ŝi ridante.
“Signifas 'NE' ?”
“Ne, ĝi signifas 'jes', kaj mi ...”
Sed ŝi ne povis daŭrigi la parolon, ĉar Brown altiris ŝin al la koro, kaj premis longan, dolĉan kison sur ŝiajn lipojn, laŭ la plej aprobita maniero, kvankam li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis ĝin per kurso de “Lernejo de Korespondado.”
✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶
Sceno tria: Salono de la hotelo Continental.
Sidante ĉe teo-tablo, du fraŭlinoj parolas gaje kaj
senĉese.
“El la tuta mondo, mi estas la plej feliĉa knabino,” diris unu.
“Krom mi!” respondis emfaze la alia.
“Kaj mia Jack estas la plej lerta, nobla kaj belega viro el ....”
“Krom mia Tom.”
“La ringo, kiun li metis sur ĉi tiun fingron, estas la plej ĉarma ....”
“Krom la mia,” denove interrompis la amikino.
Malgraŭ tiaj interrompoj, ne okazis vere serioza malkontentiĝo inter ili, tial ke neniu el ili aŭskultis tion, kion diris la alia. Ĉiu havis siajn proprajn pensojn, kiuj rilatis sole al la amato kaj ŝi mem.