Je tiu punkto de la interparolado, kelnero eniris la salonon kaj anoncis: “Fraŭlino Manuel !”
Vidante ŝin, la du fraŭlinoj tuj kuris al ŝi, kaj, kaptante ŝiajn manojn, ekkriis unuvoĉe: “Gratulu min, karulino mia !”
“Pri kio ?” demandis la vizitantino, surprizite.
“Pri mia fianĉiĝo,” respondis la aliaj samtempe.
“Ĉu estas eble ke vi ambaŭ fianĉiĝis ?”
“Jes, jes.”
“Kun kiuj ?”
“Kun Jack!” “Kun Tom!” “Kompreneble” ili respondis gaje, en dueto.
Sed tiu deklaro ne havis la atenditan rezulton, ĉar anstataŭ gratuli, karesi, kaj paroli dolĉajn vortojn de plezuro kaj kontentiĝo en la orelojn de siaj amikinoj, Fraŭlino Manuel subite ĵetis sin sur sofon, kaj ploris kvazaŭ ŝia koro estus krevonta.
Unue, ili vane penis konsoli ŝin sed post iom da tempo ŝi trankviliĝis denove, kaj respondis iliajn petojn pri la kaŭzo de sia doloro. Ŝajnis, ke ŝi ankaŭ ricevis proponon pri edziĝo.
“De kiu?” demandis la aliaj.
“De Charlie.”
“Charlie Robinson ?”
“Certe.”
“Kaj vi akceptis lin ?”
“Ne, ne; mi rifuzis.”
“Kial ? Ĉu vi ne amas lin ?”
“Jes, jes; per mia tuta koro.”
“Sed kial vi rifuzis, kiam ....”
“Ĉar mi estas fervora katolikino, kaj neniam povus edziniĝi kun herezulo,” ŝi respondis pasie, ekplorante denove.
“Sed Charlie estas ankaŭ katoliko,” kriis Fraŭlino Hastings kun eksciteco.
Fraŭlino Manuel rigardis ŝin riproĉe, kaj diris ; “Ne ŝercu, May, ĉar mia koro estas jam plena de mizero ”
“Estas la vero,” respondis la Anglino. “Sinjoro Robinson “loĝas en Manchester, kie troviĝas multaj katolikoj.”