“Mia kara Tom,” respondis la amiko per moksimpatia voĉo: “mi gardos cin estonte, kaj neniam permesos ke ci iru el mia vido.”
En tiu momento envenis la servistino, kaj dum ŝi aranĝas la tablon, mi uzos la tempon por pli bone prezenti la tri junulojn al miaj legantoj.
Tom Brown, kiun vi jam konas iomete, estis la malplej juna el la tri. Li ne estis precize junulo, ĉar li estis tridek-kvin-jara. Liaj haroj jam forlasis la kapon, almenaŭ grandparte; sed aliflanke, li estis sufiĉe riĉa por pasigi bonan tempon sen ia laboro. Inter la viroj, oni nomis lin “tre interesa kaj sperta kunulo”; ĉe la virinoj, li estis tro modesta kaj timema por esti ŝatata.
Ĝis antaŭ du jaroj, li loĝadis kun sia fratino, sed kiam ŝi edziniĝis, li luis ĉambrojn ĉe ĉarma sinjorino, la vidvino de unu el liaj amikoj. Post tri monatoj, li forlasis ŝin, ĉar ŝi demandis lin, kial li estas ankoraŭ fraŭlo. En la sekvanta loĝejo kie li trovis sin, li tuj konstatis, ke la mastrino havas la intencon lin kapti por sia malbela kaj maljuna filino; kaj denove li devis serĉi novan hejmon. Fine, ĉe la domo de la ĉarma Sinjorino Snap, li kredis esti trovinta vere ŝatindan lokon, kaj li restis tie sen timo, ĝis ŝi proponis ke li legu kun ŝi la rolojn el “Romeo kaj Julieto.” Tiam li sciis bone, ke la danĝero estas grava, kaj ke se li ne foriros sen momenta hezito, li estos viktimo de tiu ruza virino, kaj lia libereco estos io pasinta.
Tial, kiam li vidis siajn amikojn, lia ĝojo estis tiel granda kiel la via, kiam vi premis la unuan kison sur la rozajn lipojn de via unua karulino (se la nuna leganto estas unu el la pli dolĉa sekso, eble ŝi havos la afablecon elpreni la inan sufikson el la vorto “karulino” por ke la komparo estu ĝusta).
La pli maljuna, altkreska, beleta kaj bruema el la du vizitantoj estis Charlie Robinson, kaj kvankam li ne havis privatan renton kiel Brown, li estis tre