feliĉa junulo, ĉar lia patro, fabrikisto en Manchester, donis al li multe da mono kaj ankaŭ da libertempo; la sola kondiĉo estis, ke Charlie neniam envenu la oficejojn de la firmo; li faris tion antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiel fuŝis la aferojn, ke oni ne povis reordigi ilin dum kelkaj monatoj. Tamen, kvankam ne tre klera, li estis lerta sportulo kaj fama sur la kriketkampoj, k.t.p.
La alia junulo estis nomita Jack Morris. Li havis nek renton privatan kiel Brown, nek patron riĉan kiel Robinson. Tamen, li estis sufiĉe feliĉa, havante gravan pozicion kun granda salajro ĉe la Asocio de Antikvistoj en Londono. Ĉu li estis bela? Tute ne; fakte, laŭ mia opinio, belaj viroj neniam ekzistis; ĉiutage mi renkontas tre multe da belegaj virinoj, sed belegajn aŭ eĉ belajn virojn — neniam. Li amis la legadon kaj la sportojn, amegis la virinojn, kaj ĉiam portis bonhumoran kaj ridetan vizaĝon.
Sed ne estas eble daŭrigi tiun ĉi prezentadon, ĉar jam la kafo estas servita kaj la tri junuloj interparolas pri afero, kiu havas por ni iom da intereso.
“Ŝajnas ke ni alvenis ĝustatempe,” diris Morris. “Vi deziras foriri por kelkaj semajnoj, kaj Charlie kaj mi venis precipe por vin inviti fari vojaĝon kun ni.”
“Ne al Brighton, mi esperas?” demandis Brown.
“Ne. Brighton nuntempe ne havas lokon sur la landkarto. Ni intencas ĝin ignori absolute.”
“Ĉu Scarborough?”
“Ne, nek Scarborough, nek alia marborda urbo kie vi jam renkontis la terurajn junulinojn; ni veturos alilanden.”
“Ne estas eble,” diris Brown, vere alarmita. “Vi ne komprenas eĉ unu vorton de ia lingvo krom la angla.”
“Vi eraras multe, maljunulo,” respondis Robinson. “Ĉu vi forgesas, ke mi povas paroli la francan lingvon kiel enlandano?”
“Ĉu vere?” demandis Brown, ridetante.
“Ĉu vere? Jes, ĉu vere, vi, sentaŭgulo,” kriis Robinson. “Vi mem scias nenion, kaj kredas ke ĉiuj personoj en la mondo estas egale malkleraj.”