Ĉi tiu paĝo estis validigita
Sur deklivo de mia amo,
kie staris palaco de l’ ĝuo,
nevidita okazis dramo
en sensone-obtuza malbruo.
Voznesensk, 24 Junio 1923.
VII
Antaŭ altar’ de l’ Eterna Spiritostaras mi, — splito de Malnova mond’ —
kun kron’ el superstiĉoj, kun sceptro el mitoj,
kun de l’ antaŭjuĝoj rond’.
Kandel’ de la kred’ estingiĝas, finbrulas,
svene aromas incens’,
sed en la cerbo arogi stimulas
sakrilegia pens’.
Mi falas genuen kaj preĝas-profanas,
al kiu, pri kio ne scias mi mem,
sed mi antaŭsentas, ke mian malsanon
kuracos finsolvo de tiu problem’.
Voznesensk, 1923.