Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
El Abismo al Suno
Ciklo de Poemoj


« … Vi, Esperanto, estas mia prismo,
Tra kiu vidas mi el mia ĉel’.
Tra vi mi vidas nigron de abismo,
Tra vi mi vidas blankon de ĉiel’…»
N. Nekrasov.

La vivo estas varia. Ĝi kiel ĥameleono jen tiel kolorbrilas, jen tute alian brilon disradias.

Kaj, ĉar la kor’ de poeto estas de l’ vivo spegulo, evidentas, ke ĝi ankaŭ ĥameleonas, varias en multefacetaj kristaloj de l’ verso, trile nuancas, najtingalon simile; ravas la muzikeman aŭdivon per torente-rapida tonaro, son-imitas la naturon, sian patrinon, aspiras al ĝi kaj nure el ĝi ĉerpas forton por plua batado…

Sed iufoje, kelkiam, venas tro pezaj minutoj… Ĉielo de l’ vivo tegiĝas je nigraj teruraj nubegoj; tondras kaj fulmas; fulmeroj rapidaj,