Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel korbatoj timigitaj, subite por ioma tempero ekbrilas kaj montras inversan bildon de l’ vivo; ili montras profundajn abismojn de l’ subkonscio, kie vane-vane baraktas la menso, celante ilin forlasi… Vane! Ili montras lagon ŝlimitan, kie dronas-aperas spirito, celante al roko alta sur bordo; ili montras ankoraŭ multon, multon…

Ankaŭ al tiu mallumo kun fulmeroj kaj tondroj donas lokon en si la timigite angora kor’ de poeto, ĉar ĝi, peza mallumo, tamen estas unu el fenomenoj de l’ ĉirkaŭanta natur’ kaj socio…

Kaj tiuj diversespecaj fenomenoj, ofte tute nerimarkeblaj al la simpla koro, rapide alternas en kor’ de poeto, stampolasante en ĝi la postesonojn…

La poeta kor’, malgraŭ sia amplekso, povas tamen ne ĉiujn sonsignojn enhavi; kaj ĝi unue pro sia komunikiĝemo, due pro simpla bezono partumi ĉion inter ĉiuj, ĉion donitan, fokusitan de l’ naturo en unu koro — havigi al ĉiuj, al vasta rondo, la kor’ de poeto eldiras tiujn postesignojn-impresojn, eldiras en gamoj de sonoj-vortoj, proksimum-ĝuste esprimantaj esprimendon de l’ koro; ilin eldiras tiel, kiel ili venas en la koron, t. e. varie,