Paĝo:Miĥalski - Prologo, 1929.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĥameleone, fragmente, abrupte aŭ konsekvence.

Tial ankaŭ en poemoj «Ajno», «Papilio» kaj «Printempaĵoj»[1] vi vidos tre akrajn ŝanĝojn de l’ ritmo, ĉar same akre abruptas, nuancas la pensoj, ĵetataj nervece de l’ ideo, sub kiu zigzage-tremas la grundo, ĝin produktanta.

  1. Rim. de l’ aŭtoro: «Papilio» kaj «Printempaĵoj» pro miskompreno aperis aparte de l’ unua poemo «Ajno» en libreto sub titolo «Du poemoj». Ankaŭ la antaŭskizo verkita de l’ aŭtoro mem estis erare atribuita al K-do Krassovski N.