Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
LIBRO I.
MASTRUMADO.

Reveno de l’ sinjorido. — Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo. — De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco. — De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj. — Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko. — Plendoj de Vojski. — La lasta Vokisto de l’ tribunalo. — Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo.



LITVO! Patrujo mia! Simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano[1],
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.

Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon![2]
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite 10

  1. La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Pola Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita „litvano”, kion oni ne konfuzu kun „litovo”, ano de la litova gento en parto de Litvo.
  2. En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Częstochowa). En Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Diopatrino en la preĝejeto super la „Ostra-Brama” (Pinta Pordego) en la ĉefurbo Vilno, kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.