Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dio dankodiri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!… [1]
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas, 20
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

Inter ĉi kampoj antaŭ jaroj, sur monteto,
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar’ blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj, ĝin ŝirmantaj kontraŭ vent’ aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo, 30
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente.
Ĉirkaŭaĵo abundas per gren’ evidente;
Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro,
Brilanta kiel steloj, — montras plugilaro,
Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom’ apartenas,
Bonkulturate, kiel bedaro ĝardena,
Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame. 40

Ĵus veturile tien venis juna homo,
Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo
Kaj desaltis. — Ĉevaloj, ne tenataj bride,
Al pordeg’, pinĉi herbon, iris malrapide.
Neniu estas dome: frontpordo — fermita

  1. Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.