Falas, vi dirus: vento blovetas aŭtune. Fine, antaŭmomente verdaj arboj, nune, Kvazaŭ en ventoj, prujnoj, ŝirigis ornamo, 180 Staras nudaj: bastonoj restis de cinamo, Aŭ laŭrofolietoj, ŝajniĝintaj pino, Kiun, laŭ pingloj, vestis grajnoj de kumino.
Gastoj trinkantaj vinon komencis ŝireti Branĉojn, trunkojn, radikojn kaj ilin mordeti. Pan Vojski ĉirkaŭis servicon refoje. Rigardante la gastojn triumfe kaj ĝoje.
Henrik Dombrovski, ŝajne kun miro tre granda Diris: "Vojski, jen estis ombraro ĥinlanda? Ĉu helpis vin Pinetti (8) kun diabloj siaj? 190 Ĝis nun en Litvo estas servicoj ĉi tiaj? Ĉiuj festenas laŭ la malnova kutimo? Diru, ĉar mi la vivon pasigis trans limo".
Vojski diris kapkline: "Ekscelenco via, Generalo! ne estas tio art' malpia! Sed sole memoraĵo de festenoj famaj, Kiujn donis sinjoroj en domoj iamaj, Kiam feliĉ', potenco, en Polujo regis! Priskribon en ĉi tiu librego mi legis. Vi demandas, ĉu restis ĉie moro tia? 200 Domaĝe! disvastiĝas jam modo alia, Jam sinjoridoj krias: ni luksojn ne faras, Kaj ili manĝon, trinkon al gastoj avaras, Avaras hungarvinon, kaj trinkas satanan, Falsan vinon laŭ modo, moskvan kaj ĉampanan. Poste, kartlude perdas tiom da dukatoj, Ke por ili festenus cent nobeloj-fratoj... Eĉ (kio koron premas, mi diros sincere, Ĉambelano ĉi tion ne prenu kolere), Dum mi, el trezorejo, eligis servicon, 210 Eĉ Ĉambelano mokis min kaj la kapricon! Dirante, ke maŝino laŭ malnova stilo,